Magyarlak (madjarlak) estas malgranda vilaĝo en Hungario en en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szentgotthárd. La loknomo signifas hungare: hungara-loĝej'.
Bazaj informoj
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 780
- Poŝtkodo: 9962
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 46°57′08″N 16°20'55″E
Situo
La vilaĝo situas flankovoje proksime de Szentgotthárd en dekstra bordo de Rába.
Historio
Dum la historio memstara vilaĝo Háromház aliĝis al Magyarlak. Mezepoke la komunumo apartenis al abatejo de Szentgotthárd. La loĝantaro aŭ laboras en Szentgotthárd, aŭ okupiĝas pri forstrumado.
Vidindaĵoj
Romkatolika preĝejo de la vilaĝo havas nomon pri Apoteozo de Sankta Kruco.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.