Magyargencs [madjargenĉ], germane Gentschdorf estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa. Magyar signifas: hungara.
Bazaj informoj
- Areo: 38 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.3781/17.2844
- Loĝantaro: 610
- Poŝtkodo: 8517
- Telefonprefikso: 89
Situo
Magyargencs situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Pápa troviĝas 18, Celldömölk 21, Répcelak 25 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1268. La ĉirkaŭaĵo estis longe marĉo, kiu defendis la loĝantojn de atakoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1790, la turo estas 23 m-ojn alta
- kastelo de Hertelendy [hertelendi], nun infanĝardeno
Famuloj
- tekstilartisto Angéla Almásy
- zoologo Lajos Soós
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.