Magyar Újság [madjar ujŝag], hungare "Hungara Gazeto", estis la nomo de du hungarlingvaj periodaĵoj en Rumanio:
- 1. Ĝi estis la oficiala gazeto de Országos Magyar Párt en Distrikto Arad inter 1924 kaj 1927, poste inter 1928 kaj 1931 sub titolo Aradi Magyar Újság. Ĝiaj respondecredaktoroj estis Béla Barabás, Ödön Geller kaj Attila Juhász. Inter ĝiaj kunlaborantoj troviĝis Dániel Nagy, Böske Balla, Imre Seidner. En ĝia literatura rubriko publikis Lajos Olosz, Józsi Jenő Tersánszky, Dániel Nagy, Sándor Török.
- 2. Estis popolĵurnalo en interessfero de Keleti Újság de 1-a de decembro 1933 ĝis 30-a de aŭgusto 1940 en Kluĵo redaktita de Domokos Olajos kaj Lajos Karádi Nagy. De 1938 ĝia respondecdirektoro estis András Somodi.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.