Magnezia hidroksido
Kemia formulo
Mg(OH)2
Magnezia hidroksido
Tridimensia kemia strukturo de la Magnezia hidroksido
Brucito, erco de magnezio, kies nomo estis donata omaĝe al la usona mineralogo Archibald Bruce (1777-1818)..
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidroksido de magnezio
CAS-numero-kodo1309-42-8
ChemSpider kodo14107
PubChem-kodo14791
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka senodora solidaĵo[1]
Molmaso58,319g mol−1
Denseco2,36 g/cm−3[2][3]
Fandpunkto281  °C [4]
350  °C [5]
Bolpunkto647  °C
Refrakta indico 1,5590
Ekflama temperaturoNe aplikebla  °C
SolveblecoAkvo:0,9 g/L [6]
Mortiga dozo (LD50)8500 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP264, P264+265, P280, P302+352, P305+354+338, P317, P321, P332+317, P362+364
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Magnezia hidroksidohidroksido de magnezio estas neorganika kunmetaĵo apartenanta al la familio de hidroksidoj. Ĝi estiĝas per hidratigado de la magnezia oksido kaj estas unu el la ĉefaj kombinaĵoj de la magnezio. Ĝi nature okazas sub la formo de mineralo la brucito. Hidroksido de magnezio estas blanka solidaĵo kun malalta akvosolvebleco (Ksp = 5.61×10−12).

Magnezia hidroksido ordinare uzatas kiel antiacidaĵo, pli konata kiel lakto de magnezio. Post natrio, magnezio estas la 2-a pli abunda elemento ĉeestanta en la marakvo. Ĝi estas facile ekstraciita el la marakvo per alkaligo. Industriskale, ĝi produktatas per traktado de la marakvo kun kalia hidroksido, ĉar magnezia hidroksido estas malpli solvebla ol kalia hidroksido. Krom antiacidaĵo, magnezia hidroksido, posedas laksigajn proprecojn.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de magnezia hidroksido per traktado de magnezia oksido kun akvo:

magnezia oksido + akvo magnezia hidroksido

Reakcio 2

  • Preparado de magnezia hidroksido per hidratigo de la magnezio:

magnezio+2akvo magnezia hidroksido+hidrogeno

Reakcio 3

  • Preparado de magnezia hidroksido per hidrolizo de la magnezia sulfato:

magnezia sulfato + akvo magnezia hidroksido+sulfata acido

Reakcio 4

  • Preparado de magnezia oksido per senhidratigado de magnezia hidroksido:[7]

magnezia hidroksido magnezia oksido + akvo

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.