Magneta permeablo aŭ relativa permeabl(ec)o estas koeficiento μ (ankaŭ simbolata μr) en leĝo de magneta interago kaj ekvacioj de Maxwell.
Ĉi tiu koeficiento montras kiel medio pligrandigas magnetan kampintenson, kaj estas pura nombro sen unuo.
Ne konfuzu la relativan permeablon kun la absoluta permeablo, μ.μ0, kiu estas la kvociento inter la magneta fluksdenso B kaj la magneta kampointenso H, kaj kies la unuo estas sama ol la unuo de la magneta konstanto μ0, t.e. N/A2.
Laŭ siaj magnetaj permeabloj, substancoj estas klasifikitaj jene:
- Diamagnetaj substancoj - havas magnetan permeablecon iomete malpli grandan ol 1 (e.g. Ag, Bi, Ge kaj Si) , tial oni skribas
μr = 1 + , kie , nomita magneta impresemeco, aŭ laŭ la ĵargono de fakuloj susceptebleco[1]., estas koeficiento malgranda kaj negativa;
- Paramagnetaj substancoj - havas magnetan permeablon iomete pli grandan ol 1 (e.g. Al, Nd kaj U), tial oni skribas
μr = 1 + , kie estas koeficiento malgranda kaj pozitiva;
- Feromagnetaj substancoj - plejparte metaloj Fe, Co, Ni, Gd, Nb, Dy, Ho, Er kaj iliaj alojoj - havas magnetan permeablon multe pli grandan ol 1 (ofte ĉirkaŭ 1000);
- Antiferomagnetaj substancoj - aparta orientiĝo de magnetaj momantoj (kies sumo nuliĝas) en molekuloj, fenomeno kiu malaperas preter aparta temperaturo, al kiu la substanco iĝas paramagneta.
Referencoj
- ↑ J.P. Baïlon, J.M. Dorlot (2000). Des matériaux (Materialoj) (france) p. 447-460, Magnetaj proprecoj de materialoj.versio : 3-a eldono.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.