Magne Furuholmen
Persona informo
Aliaj nomoj Mags
Naskiĝo 1-an de novembro 1962 (1962-11-01) (61-jaraĝa)
en Oslo
Lingvoj norvega angla
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo muzikproduktisto komponisto gitaristo pianisto kantoverkisto poŝtmarkdesegnisto muzikisto
TTT
Retejo https://magnefuruholmen.com/
https://www.magnefuruholmen.com/

Magne FURUHOLMEN (Kromnome: Mags) (naskita la 1-an de novembro 1962, en la urbo Oslo, Norvegio) estas la pianisto/sintezilisto de la muzikgrupo a-ha. Li ofte ankaŭ ludas gitaron.

Magne ankaŭ estas artisto, li kreas artaĵojn kun farbo, vitro, akvaforto kaj ligno.

En lia albumo "Past Perfect Future Tense", Magne ludis kune kun Guy Berryman kaj Will Champion de la bando Coldplay kaj kun Andy Dunlop de la bando Travis.

Albumoj

  • "Ti Kniver I Hjertet" (muziko por kino, kiel Timbersound) (1994)
  • "Hotel Oslo" (muziko por kino, kiel Timbersound) (1997)
  • "Hermetic" (muziko de la kinofilmo 1732 Høtten, kiel Timbersound) (1998)
  • "Dragonfly" (muziko de la kinofilmo Øyenstikker kiel Furuholmen / Timbersound) (2001)
  • "Past Perfect, Future Tense" (2004)

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.