Magenta petrelo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pterodroma magentae (Giglioli & Salvadori, 1869) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
CR | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Magenta petrelo, Ĉathaminsula petrelo aŭ Taiko (Pterodroma magentae) estas malgranda marbirdo de la genro de petreloj nome Pterodroma.
La unua specimeno de la Magenta petrelo estis kolektita el la itala ŝipo Magenta la 22-an de julio, 1867, en Suda Pacifiko, mezvoje inter Novzelando kaj Sudameriko. La ligo inter ĝi kaj la supozeble formortinta Ĉathaminsula taiko estis konfirmita nur kiam la unua Taiko estis kaptata ĉe Ĉathaminsulo, Novzelando, fare de David Crockett la 1-an de januaro, 1978. Iam disvastigata en Ĉathaminsulo, la Taiko estas nun limigita en la arbara valo Tuku sudokcidente de la insulo.
Tiu mezgranda petrelo havas brunecgrizajn dorson kaj flugilojn, kies subaĵoj estas brunaj kaj ventro blanka. Ĝi havas nigran bekon kaj rozkolorecajn krurojn. Plenkreskuloj pezas 400–580 g kaj nestumas en nestotruoj 1–3 m longaj sub densa arbaro.
Tiu specio estis klasita kiel draste endanĝerita pro supozata populacimalpliiĝo je pli ol 80% dum la lastaj 60 jaroj kaj la fakto ke ĝi estas limigita el nur unu malgranda loko. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je inter 80 kaj 100 maturuloj. En la reprodukta sezono de 2005, la 13 konataj reproduktantaj paroj sukcese elnestigis 11 idojn. Ĝi estas ofte menciita kiel la plej rara marbirdo de la mondo.
La ĉefaj minacoj al tiu specio estas enmetitaj mamulpredantoj, ĉefe katoj kaj ratoj.
Oni starigis konservostrategion en la insulo por translokigi idojn al areo kie la ĉefaj minacoj estis nuligitaj nome Sweetwater Secure Breeding Site. Studoj pri aliaj petrelospecioj kiaj la Nordmara pufino, la Vagalbatroso, kaj la Flavbeka pufino, montris ke tiuj birdoj revenas al la loko kie ili elnestiĝis. En 2007, ok idoj estis sukcese translokigitaj kaj elnestigitaj for el la reprodukta loko.[1]
Referencoj
- ↑ "Critically Endangered Seabirds Not Finding Mates", Birdlife International/ScienceDaily, 28-a de aprilo 2008. Kontrolita 28-a de aprilo 2008.
Plia legado
- Imber, M.J., Tennyson, A.J.D, Taylor, G.A, kaj Johnston, P. (1998): A second intact specimen of the Chatham Island Taiko (Pterodroma magentae). Notornis 45(4): 247-254. PDF fulltext Arkivigite je 2007-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Chatham Island taiko recovery plan 2001-2011 (Threatened Species Recovery Plan 36) (PDF). Department of Conservation, Wellington, New Zealand (2001). Alirita 2007-09-19.
Eksteraj ligiloj
- BirdLife International Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Taiko Arkivigite je 2013-05-09 per la retarkivo Wayback Machine ĉe New Zealand Department of Conservation
- The Taiko Trust – elteno de Taiko, konservado kaj priserĉado
- Critically endangered seabird losing its pulling power TerraNature, 23-a de aprilo 2008
|