Magalang | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Filipinoj | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2011 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 124 188 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 276 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 13′ N, 120° 40′ O (mapo)15.216666666667120.66666666667Koordinatoj: 15° 13′ N, 120° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 48 m [+] | ||
Areo | 97,32 km² (9 732 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Magalang [+] | |||
Magalang - tagaloge Bayan ng Magalang - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango.
Bazaj informoj
- loĝantaro: 113 147 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 2011
- telefonkodo: +63 (0)45
- Supermara alteco: m
- Areo: 97,32 km²
Geografio
Magalang kuŝas sur ebenaĵo, sed proksime etendiĝas monto Arayat . Angeles troviĝas nur 5, Mabalacat 8, provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) kaj Arayat po 15, Meksikurbo (Filipinoj) 17, Kezonurbo 74, ĉefurbo Manilo 77 kilometrojn (aere) .
Historio
Magalang estis menciita kiel parto de Arayat en 1598. La aŭgustenanoj kreis apartan paroĥon nomatan Magalo en 1605. Pro la naturaj katastrofoj kaj ribeloj kontraŭ la hispanoj en 1660 ĝi estis preskaŭ forlasita. Magalang estis translokita al la nuna loko pro la inundoj en 1863. Inter 1942-1945 dominado de japanoj okazis.
Ekonomio
Magalang estas agrikultura urbego, ĉe la apudaj areoj oni kultivas maizojn kaj rizojn. Magalang mem famas pri la faritaj dolĉaĵoj.
Religio kaj eduko
En Magalang vivas romkatolikoj plejparte (85%), ankaŭ evangeliistoj kaj metodistoj.
En Magalang agrikultura universitato funkcias.
Trafiko
Magalang havas nur kelkajn flankovojon.
Klimato
La klimato de Magalang estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1212 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- Baptista Preĝejo
- Malnova domo
- Merkato
- Juĝejo
- Statuo
- Turo