Maurice Maeterlinck
Nobel-premiito
Persona informo
Maurice Maeterlinck
Naskonomo Maurice Polydore Marie Bernard Maeterlinck
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1862 (1862-08-29)
en Gento
Morto 6-an de majo 1949 (1949-05-06) (86-jaraĝa)
en Nico
Tombo Palais Maeterlinck vd
Etno Flandroj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Genta Universitato Jezuitoj Sint-Barbaracollege vd
Subskribo Maurice Maeterlinck
Familio
Gefratoj Louis Maeterlinck vd
Edz(in)o Renée Dahon vd
Amkunulo Georgette Leblanc vd
Profesio
Okupo verkisto poeto filozofo eseisto dramaturgo libretisto tradukisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva dum 1888– vd
Verkado
Verkoj La Trudanto 
La Blinduloj 
Interno 
La Blua Birdo 
Serres Chaudes 
Peleo kaj Melizando 
Princess Maleine 
Q16655370 
Q16303604 
The Death of Tintagiles 
Q16303559 
The Treasure of the Humble 
Q110160283 
Monna Vanna vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Maurice Polydore Marie Bernard, Grafo Maeterlinck; 29-a de aŭgusto 1862 - 6-a de majo 1949) estis belga dramisto, poeto kaj eseisto kiu verkis en franca lingvo. Li ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1911.

La ĉefaj temoj en sia verkaro estas morto kaj signifo de vivo. Liaj verkoj formas gravan parton de la simbolista movado.

Tipaj karakterizoj en la verkaro de Maeterlinck estas reĝoj kaj princinoj, blinduloj kaj geamantoj, vundeblaj knabinoj kaj maljunaj viroj, ŝipoj kaj maroj, ĉasistoj kaj ĉasaĵo, ombro kaj luno, bluaj ĉambroj kaj malhelaj turoj.

Stilo

Li ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1911, "pro siaj diversaj literaturaj kvalitoj, pro speciala sinteno al sia drama verko, kiu elstaras je la riĉeco de imago kaj poezia idealismo, kelkfoje maskita en la formo de legendo. Li estas dotita per profunda intuicio, kiu mistere aludas al la sentojn de la leganto".

Materlink estas unu el la plej gravaj dramistoj en la simbolisma lernejo kaj eble la sola, kiu kreis en ĉi tiu kreiva fako dramajn verkojn, kiuj elstaras kaj en sia literatura nivelo kaj en sia taŭgeco por la scenejo. Estante poeto, pensulo kaj eseisto, oni povas diri ankaŭ pri li, ke li kreis specialan scenan stilon.

La teatraĵo "Plias kaj Melisand" inspiris kelkajn verkojn de klasika muziko, el kiuj la plej famaj estas komponistoj Claude Debussy, Gabriel Faure kaj Arnold Schoenberg.

Liaj aliaj verkoj ankaŭ inspiris Sergej Rahmaninov kaj aliajn klasikajn komponistojn.

En 1936 oni malkovris, ke lia libro La Vie des fourmis (1930) (La vivo de la termitoj) estis plagiata kaj kopiita plejparte el la libro "La vivo de la blanka formiko" verkita de Eugène Marais en la afrikansa. Ĉi tiu afero kaŭzis internacian tumulton, sed finiĝis sen rezultoj.

Verkaro

Poezio

  • Serres chaudes (1889)
  • Douze chansons (1896)
  • Quinze chansons (etenda versio de Douze chansons) (1900)

Teatraĵoj

El "Heroldo de Esperanto", 1962-05-16.
  • La Princesse Maleine (publikita en 1889)
  • L'Intruse (publikita en 1890; premierita en 21a de majo 1891)
  • Les Aveugles (publikita en 1890; premierita en 7a de decembro 1891)
  • Les Sept Princesses (publikita en 1891)
  • Pelléas et Mélisande (publikita en 1892; premierita en 17a de majo 1893)
  • Alladine et Palomides (publikita en 1894)
  • Intérieur (publikita en 1894; premierita en 15a de marto 1895)
  • La Mort de Tintagiles (publikita en 1894)
  • Aglavaine et Sélysette (premierita en decembro de 1896)
  • Ariane et Barbe-bleue (publikita en germana traduko, 1899)
  • Soeur Béatrice (Sister Beatrice) (publikita en 1901)
  • Monna Vanna (premierita en Majo 1902; publikita samjare)
  • Joyzelle (premierita en 20a Majo 1903; publikita samjare)
  • Le Miracle de saint Antoine (premierita en germana traduko, 1904)
  • L'Oiseau bleu (premierita en 30a Septembro 1909)
  • Marie-Magdeleine (premierita en germana traduko, februare de 1910; publikita en franca, 1913)
  • Le Bourgmestre de Stilmonde (premierita en Bonaero, 1918; publikita en 1919)
  • Les Fiançailles (publikita en 1922)
  • Le Malheur passe (publikita en 1925)
  • La Puissance des morts (publikita en 1926)
  • Berniquel (publikita en 1926)
  • Marie-Victoire (publikita en 1927)
  • Judas de Kerioth (publikita en 1929)
  • La Princess Isabelle (publikita en 1935)
  • L'Autre Monde ou le cadran stellaire (1941)
  • Jeanne d'Arc (publikita en 1943)

Eseoj

El "Heroldo de Esperanto", 1962-05-16.
  • Le Trésor des humbles (1896)
  • La sagesse et la destinée (1898)
  • La Vie des abeilles (1901)
  • Le temple enseveli (1902)
  • Le Double Jardin (1904)
  • L'Intelligence des fleurs (1907)
  • L'Hôte inconnu (1917)
  • Les Débris de la guerre (1916)
  • La Vie des termites (1926)
  • La Vie de l'espace (1928)
  • La Grande Féerie (1929)
  • La Vie des fourmis (1930)
  • L'Araignée de verre (1932)
  • Avant la grande silence (1934)
  • L'Ombre des ailes (1936)
  • Devant Dieu (1937)

Memoroj

  • Bulles bleues (1948)

Tradukoj

  • Le Livre des XII béguines kaj L'Ornement des noces spirituelles, tradukitaj el flandra lingvo
  • L'Ornement des noces spirituelles de Ruysbroeck l'admirable (1891)
  • Annabella, adapto de la verko de John Ford 'Tis Pity She's a Whore (ludita en 1894)
  • Les Disciples à Saïs kaj Fragments de Novalis el germana de Novalis, kun Introduction de Maeterlinck pri Novalis kaj germana romantikismo (1895)
  • Traduko kaj adapto de la verko de Shakespeare Macbeth (ludita en 1909)

Bibliografio

William Leonard Courtney, The Development of M. Maeterlinck (London, 1904)

  • Montrose Jonas Moses, Maurice Maeterlinck: A Study (New York, 1911)
  • E. Thomas, Maurice Maeterlinck, (New York, 1911)
  • J. Bethell, The life and Works of Maurice Maeterlinck (New York, 1913)
  • Archibald Henderson, European Dramatists (Cincinnati, 1913)
  • Edwin Emery Slosson, Major Prophets of To-Day (Boston, 1914)
  • G. F. Sturgis, The Psychology of Maeterlinck as Shown in his Dramas (Boston, 1914)
  • P. McGuinness, "Maeterlinck and the making of Modern Theatre" (Oxford, 2000)

Vidu ankaŭ

Belga Antologio

Nobel-premio pri literaturo



    Eksteraj ligiloj

    Nobel-premia prelego Arkivigite je 2001-12-18 per la retarkivo Wayback Machine

    Informoj pri Władysław Reymont –> www.bitoteko.it

    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.