Madunice, hungare Vágmedence estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec.

Madunice situas en la plej griza parto

Skulptaĵo en Madunice
Bazaj informoj
- 48° 28′ 30″ N 17° 46′ 45″ O / 48.47500 °N, 17.77917 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 28′ 30″ N 17° 46′ 45″ O / 48.47500 °N, 17.77917 °O (mapo)
- Areo: 12 km²
- Supermara alteco: 147 m
- Loĝantaro: en 2011 2160
- Poŝtkodo: 922 42
- Aŭtokodo: HC
- Telefonprefikso: 033
Situo
Madunice situas laŭ dekstra bordo de Váh. Hlohovec troviĝas je 10 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 laŭ tiama hungara ortografio "Medenc". En 1843 pro incendio la tuta vilaĝo cindriĝis, en 1894 inundo okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágmedence 1075 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Madunice 1932 homoj, (1917 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Eta) de 1806, en 1843 pro la incendio precipe la turo renoviĝis
- skulptaĵoj pri Sankta Vendelo kaj Sankta Floriano de 1839
- skulptaĵo de poeto Ján Hollý, kiu tie estis pastro inter 1814-1843
Famuloj
En la iama Vágmedence naskiĝis hungara biokemiisto Imre Szörényi.
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.