Maderuelo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40554 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 109 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 29′ N, 3° 31′ U (mapo)41.487222222222-3.5208333333333Koordinatoj: 41° 29′ N, 3° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 952 m [+] | ||
Areo | 93 km² (9 300 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Maderuelo [madeRŬElo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Maderuelo estas komprenebla etimologie kiel Lignaĵeto. Ĝi enhavas urban kernon deklaritan Havaĵo de Kultura Intereso, en la kategorio de Historia Komplekso.
![](../I/Segovia_-_Maderuelo.svg.png.webp)
![](../I/Fundaci%C3%B3n_Joaqu%C3%ADn_D%C3%ADaz_-_Arquitectura_popular_-_Maderuelo_(Segovia).jpg.webp)
![](../I/Puerta_de_la_villa_Maderuelo.jpg.webp)
![](../I/Iglesia_de_Santa_Mar%C3%ADa_Maderuelo.jpg.webp)
![](../I/ErmitaDeLaVeraCruz.jpg.webp)
![](../I/Ermita_de_la_Vera_Cruz%252C_Maderuelo.jpg.webp)
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 94,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 125 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 25 el jaro 2000.
Ĝi distas 96 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun la provincoj Burgoso kaj Sorio, kaj precize kun la municipoj Montejo de la Vega de la Serrezuela, Santa Cruz de la Salceda (Burgos), Castillejo de Robledo (Soria), Valdevacas de Montejo, Moral de Hornuez, Campo de San Pedro, Langa de Duero (Soria), Alconada, Aldealengua de Santa María kaj Languilla.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la 12-a jarcento estis dek paroĥoj kaj ĝi iĝis ĉefa urbo de la Comunidad de Villa y Tierra de Maderuelo. Poste ĝi ekdekadencis, kaj fine de la 13-a jarcento kaj ĉefe en la 14-a jarcento perdis parton de la loĝantaro, kiu foriris reloĝadi la sudon de la lando post elpelo de araboj.
Dum la frankisma diktaturo, la konstruado de la Akvobaraĵo de Linares okazigis la nuligon de la iama municipo Linares del Arroyo kies termino estis disigita inter la municipoj Maderuelo kaj Montejo de la Vega de la Serrezuela, dum la loĝantaro estis translokigita al La Vid en la municipo La Vid y Barrios, de la provinco Burgoso.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj, gastigado kaj rura turismo plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj kaj ĉefe ĉe la akvorezervejo.
De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la urba kerno mem, la murego kun ĉefa pordego, la preĝejo de Sankta Maria, laruinoj de la kastelo, la ermitejo de la Vera Kruco ĉe la akvorezervejo ktp.