Macea (maĉa) (hungare: Mácsa ma:ĉa) estas vilaĝo en Rumanio norde de Arad.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 4193 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj), en 1992 3948 (rumanoj, 4% hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas en 1380. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Mácsa apartenis ĝis 1919 al Hungario (Arad).
Eventoj
- Tie estis entombigitaj sekrete en la parko de Csernovichy-kastelo János Damjanich kaj György Lahner, generaloj ekzekutitaj en Arad la 6-an de oktobro 1849.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Péter Csernovics, Črnović (13-a de marto 1810 – Fény, 27-a de aprilo 1892): temesvára grafo, prefekto, teatroarta mecenato.
- János Domokos (14-a de oktobro 1921 – Budapest, 23-a de julio 1987): politikisto, eldonejestro, tradukisto.
- Imre Károlyi, grafo (10-a de januaro 1873 – Nagymágocs, 24-a de julio 1943): grandbienulo, ekonomia kaj politika verkisto.
- Ede Kulinfay (15-a de aprilo 1839 - Budapest, 7-a de aprilo 1881): poeto, ĵurnalisto, tradukisto.
- Pavel Mircea (*1-a de marto 1931): skulptisto.
- Jenő Rodiczky (13-a de februaro 1844 – Alag, 4-a de januaro 1915): ekonomia fakverkisto.
Eksteraj ligiloj
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2005-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.