Urbo Macapá | |||||
|
| ||||
Flago | [[|Blazono]] | ||||
municipo de Brazilo • urbego • setlejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Datreveno | 4-a de februaro | ||||
Fondiĝo | 1758 | ||||
Nomo de la loĝanto | macapaense | ||||
Moto | "Macapá, cidade forte." | ||||
Urbestr(in)o | Roberto Góes (Demokrata Laborista Partio) ĝis 2012 | ||||
Situo | |||||
Subŝtato | Amapao | ||||
Mezoregiono | Sul do Amapá | ||||
Mikroregiono | Macapá | ||||
Najbaraj urboj | Ne disponebla | ||||
Geografiaj aspektoj | |||||
Areo | 6.563,00 km² | ||||
Loĝantaro | 355.000 loĝ. 2009 [1] | ||||
Loĝdenso | 52,40 loĝ./km² | ||||
Alteco | 14 metroj | ||||
Klimato | ekvatora | ||||
Horzono | UTC-3 | ||||
Sociaj indikiloj | |||||
IHD | 0,772 2000 [2] | ||||
MEP | R$ 3.365.004.000 (95) - 2006 [3] | ||||
MEP per capita | R$ 9.135,00 2006 [3] | ||||
São José do Macapá aŭ simple Macapá [makapa], esperantigite Makapao, (00° 02′ N 51° 04′ U / 0.033 °N, 51.067 °U (mapo)Koordinatoj: 00° 02′ N 51° 04′ U / 0.033 °N, 51.067 °U (mapo)) estas municipo kaj urbo de Brazilo, ĉefurbo de subŝtato Amapá. En 2005 ĝi havis 355.408 loĝantojn en 6563 km², loĝdenso 49,75/km². La suda parto de municipo estis tuŝata de la ekvatoro, sekve parto de municipo estas en norda kaj parto en suda hemisfero, samkiel la futbala stadiono.
Ĝiaj najbaraj municipoj estas Ferreira Gomes, Cutias, Amapá, Santana kaj Porto Grande.
Krom la portugalan, oni parolas en municipo la francan kaj indiĝenajn lingvojn.
Esperanto en Macapá
En Macapá estas nur kelkaj neorganizataj esperantistoj. Dank’al renkontiĝo okazinta en São Luís en 1987, kun la partopreno de kvindek du reprezentantoj de societoj de la Amazonio, Ramiro B. de Castro, de Esperantista Klubo Zamenhof el la ĉefurbo Belém, ricevis inviton por gvidi Esperanto-kurson en la urbo. Li bonvole akceptis la inviton kaj gvidis intensivan kurson, de la 23-a ĝis la 28-a de Novembro 1987. Partoprenis en la kurso tridek du lernantoj. Ĝi okazis en la subŝtata Sekretariejo de Administrado kaj meritis ampleksan disvastigon per la ĵurnaloj kaj televidkanaloj de Macapá.
Referencoj
- ↑ Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 5 de septembro 2009.
- ↑ Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 11 de oktobro 2008.
- 1 2 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009.
|