Mabalacat | |||
---|---|---|---|
| |||
component city • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2010 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 293 244 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 525 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 13′ N, 120° 35′ O (mapo)15.216666666667120.58333333333Koordinatoj: 15° 13′ N, 120° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 166 m [+] | ||
Areo | 83,18 km² (8 318 ha) [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mabalacat [+] | |||
Mabalacat - tagaloge Lungsod ng Mabalacat - estas triaklasa kaj komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango. La urbego administre konsistas el 27 distriktoj. La loknomo devenas de indiĝena vorto signifanta arbon Ziziphus talanai.
Geografio
Mabalacat situas en interno de la insulo sur ebenaĵo laŭ rivero . Angeles troviĝas 7, Capas 13, provinca ĉefurbo San Fernando (Filipinoj) 19, Kezonurbo 80, ĉefurbo Manilo 83 kilometrojn (aere) .
Historio
Mabalacat estis ekstera parto de Tarlakurbo kaj aliaj proksimaj komunumoj, fondo de Mabalacat okazis en 1712 kaj iĝis vilaĝo en 1792. En 1853 Mabalacat havis 2,611 loĝantojn tiam en 4 distriktoj, en 1903 loĝantojn 7,049 en 19 distriktoj. Mabalacat en la 1980-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon grandurbo, laŭ filipina klasifikado altan statuson en 2012. Kataklisma erupcio de la proksima Pinatubo okazis en 1991. En la tre proksima usona aerbazo la usonanoj urĝe forlasis la bazon, ili neniam revenis. Nun tie funkcias liberkomerca zono.
Ekonomio
La ĉirkaŭaj grundoj estas fekundaj kaj taŭgaj por kultivado de rizoj, sukerkanoj kaj legomoj. En Magalang neniam okazis inundoj pro situo sur iomete pli alta loko.
Trafiko
Mabalacat havas trairan ĉefvojon kun ponto.
Religio kaj eduko
Krom la katolikaj kirkoj ekzistas ekzemple baptista preĝejo. La universitato funkcias en la liberkomerca zono.
Klimato
La klimato de Mabalacat estas klasifikita kiel savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 2027 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluvsezono. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C, ĝi varias inter 23-31 °C. Ne estas gravaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- Interna parto de Mabalacat
- Vendejego
- Fontano
- Baptista preĝejo