Mașloc | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Timiș | ||
Alinome | Máslak (hungare), Blumenthal (germane) | ||
Iama hungara departemento | Temes | ||
Situo | 46° 0′ N, 21° 27′ O (mapo)45.99805555555621.449722222222Koordinatoj: 46° 0′ N, 21° 27′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 174 m | ||
Poŝtkodo | 307270 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.238 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 835 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 157692 | ||
Mașloc [maŝlok] (hungare: Máslak [ma:ŝlak], germane: Blumenthal) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Timișoara. Administre apartenas al ĝi Alioș kaj Remetea Mică[1]. Ĝis 2004 apartenis al ĝi Fibiș.
La vilaĝo Mașloc havas malpli da loĝantoj ol Alioș, sed situas inter la aliaj du partoj de la komunumo, ĉe la distrikta vojo DJ691. La fervoja linio CFR 213 inter Radna kaj Timișoara preterpasas ĝin kaj haltas en Alioș kaj Remetea Mică[2].
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 388 loĝantojn (germanoj), en 1992 836 (rumanoj, germanoj, 2 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas el 1326. En mezepoko ĝi estis hungara vilaĝo. La germanojn oni koloniigis en 1770–1771. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes).
Fontoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ rumana vikipedio
Eksteraj ligiloj
- Situo en la distrikto ĝis 2004; nun restas nur la norda parto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.