Mažeikiai | |||||
---|---|---|---|---|---|
nova katolika kirko en 2019 | |||||
urbo • setlejo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Litovio | ||||
Distrikto | distrikto Telšiai (formale ĝis 2010) | ||||
Komunumo | komunumo Mažeikiai | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 89001 • 89016 • 89021 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 33 249 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 034 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 19′ N, 22° 20′ O (mapo)56.31111111111122.336111111111Koordinatoj: 56° 19′ N, 22° 20′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 81 m [+] | ||||
Areo | 16,35 km² (1 635 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mažeikiai [+] | |||||
Mažeikiai [maĴEJkej] estas urbo en la nordo de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Mažeikiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Telšiai. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 33 249 loĝantoj sur areo de 11,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 896 loĝantoj/km².
Ĝi situas 46 km norde de Telšiai (Telŝiao) kaj 10 km sude de la limo kun Latvio.
Kulturo
Mažeikiai havas unu el la plej grandaj kulturaj centroj en Litovio. Ĝi estis establita en 1946 kiel kulturdomo. En 2005 ĝi translokiĝis al nova konstruaĵo kiu havas tri salonojn: la granda salono enhavas 750 sidlokojn, la malgranda salono havas 250 sidlokojn, dum la distra salono havas ĝis 500 sidlokojn. La centro havas 20 amatorajn artkolektojn.
Famuloj
- Kārlis Zāle (1888-1942) - latva skulptisto, hejmanto de la grandurbo.
- Vincentas Gechas (1931-2020) - litova artisto, ĉi tie naskiĝis kaj studis en la gimnazio.
- Zhanna Badoeva (naskita en 1976) estas ukraina televida programestro, kiu naskiĝis en Mazeikiai.
- Nelli Uvarova (naskita en 1980) estas rusa teatro kaj filmaktorino, naskita en Mazeikiai.
- Vytautas Lalas (naskita en 1982) - gajninto de la turniro World's Strongest Man (dua loko, 2012).
Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj de Mažeikiai estas