Maĥoj
Informoj
Patrino Eriso
La Maĥoj
Gefiloj de Eriso

Laŭ la helena mitologio, la Maĥoj (el la greka Μάχαι «bataloj») estis dajmonoj de bataloj kaj luktado. Same kiel aliaj malbonaj spiritoj, kiel la Hisminoj, la Androktasioj kaj la Fonoj, la maĥoj estis gefiloj aŭ gefratoj de Eriso (Malkonkordo), sen alies interveno[1].

Kelkaj el la plej konataj estis Homado (Bruego de la batalo), Alalo (Milit-krio), Projoksiso (Atako), Joko (Sturmo), Alko (Batal-Rezisto), Paljoksiso (Retreto) kaj Kidojmo (Konfuzo)[2]. Ili ĉiuj apartenis al la akompanantaro de la olimpa milit-dio Areso en batal-kampoj, kune kun aliaj estaĵoj rilataj al milito kaj morto, kiel Fobo, Dejmo, la Keresoj, Polemo, Enjo kaj ilia patrino Eriso.

Referencoj

  1. Heziodo. Teogonio, 226 kaj sekv.
  2. Ŝildo de Heraklo, 139 kaj sekv.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.