M. M. Kiravani | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de julio 1961 (62-jaraĝa) en Kovvur | ||||
Lingvoj | telugua vd | ||||
Ŝtataneco | Barato vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Kalyan Malik vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • komponisto • kantisto vd | ||||
Laborkampo | filma muziko vd | ||||
Aktiva dum | 1989– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Koduri Marakatamani Kiravani (telugue కోడూరి మరకతమణి కీరవాణి, IAST: Kōḍūri Marakatamaṇi Kīravāṇi, Hunter: Koduri Marakathamani Keeravani; naskiĝinta la 4-an de julio 1961) estas barata muzika komponisto, produktisto de muziktrakoj, kantisto kaj kantoteksisto kiu plejparte laboras en la telugua kino. Plurfoje premiita, li ricevis, inter aliaj, la Oskar-premion, Oran Globon, premion LAFCA, filmpremion Elekto de Kritikistoj, Nacian Filmpremion, ok premiojn Filmfare Sudo kaj 11 Premioj Nandi.[1][2][3] En 2023, la Registaro de Barato honoris lin kun la Padma Shri pro liaj kontribuaĵoj al barata kino.[4]
Kiravani eĉ laboris por kelkaj hindiaj, tamilaj, kanaraj kaj malajalaj filmoj.[5] Li estas ĉefe konata pro siaj muzikkomponoj en laboroj kiel Kshana Kshanam (1991), Gharana Mogudu (1992), Allari Priyudu (1993), Krima (1994), Subha Sankalpam (1995), Pelli Sandadi (1996), Devaraagam (1996), Annamayya (1997), Zakhm (1998), Student No.1 (2001), Jism (2003), Paheli (2005), Sri Ramadasu (2006), Magadheera (2009), la serioj Baahubali (2015 kaj 2017) kaj RRR (2022).[1][6]
Komencoj kaj propra vivo
Kiravaani naskiĝis en teluguaparolanta familio en Kovvur, distrikto Okcidenta Godavari, Andra-Pradeŝo al Koduri Siva Shakthi Datta, kantoteksisto kaj scenaristo.[1][7] Li estas la kuzo de reĝisoro S. S. Rajamouli kaj de la muzikaj komponistoj M. M. Srilekha kaj Kalyani Malik. Li estas la nevo de scenaristo V. Vijayendra Prasad.[7]
Lia edzino M. M. Srivalli laboroj kiel linia produktisto en filmoj. Lia pliaĝa filo, Kaala Bhairava, estas kantisto kaj kantis por multenombraj kunmetaĵoj de lia patro (ekzemple, la kanto «Dandalayya»). Lia pli juna filo, Sri Simha, debutis kun Mathu Vadalara (2019).[7]
Kariero
Kiravani unue komencis lian karieron kiel kunhelpa muzika direktoro kun la telugua komponisto K. Chakravarthy kaj la malajala komponisto C. Rajamani en 1987.[8] Li helpis en filmoj kiel Collectorgari Abbayi kaj Bharathamlo Arjunudu fine de la 1980-aj jaroj. Dum ĉi tiu tempo, li ankaŭ serĉis la gvidon de la veterana kantoteksisto Veturi dum pli ol unu jaro.[9]
La unua granda rompiĝo de Kiravani kiel sendependa muzikisto okazis kun la filmo Kalki en 1990, sed la filmo neniam publikiĝis kaj eĉ sia muziko ne famiĝis.[1] Estis fine la reĝisoro Mouli kun sia filmo Manasu Mamatha de 1990 kiu alportis lin al la sukceso; tio estis taksata kiel lia vera unua eldonita filmo. Tamen, estis nur kun Rami Gopal Varma kaj lia furora filmo Kshana Kshanam (1991) ke Kiravani iĝis vere famkonata muzika direktoro.[1] Ĉiuj kantoj de ĉi tiu filmo dum la tempo iĝis pinta furorkantoj kaj Kiravani estis inundita de proponoj de multaj filminsutrioj trans suda Barato. Lia unua grava hindia filmo estis Krima (1994).[10]
Kiravani menciis Ilaiyaraaja-n, John Williams-on kaj Nusrat Fateh Ali Khan-on kiel komponistoj kiu influis lin. Kelkaj de la filmoj kiu inspiris lian muzikon inkluzivas Fiddler on the Roof (1964), Coming to America (1988), Phone Booth (2002).[11]
Diskografio
Premioj kaj kandidatigoj
Kiravani gajnis la Oskar-premion por la plej bona originala kanto kaj la premion Ora Globo kiel la plej bona originala kanto por «Naatu Naatu» por la telugua filmo RRR de 2022.[12] Li ricevis Nacian Filmpremion kiel la plej bona muzika direktoro pro la telugua filmo Annamayya de 1997. Li estas ankaŭ ricevinto de ok premioj Filmfare Sudo, dek unu premioj Nandi de Andra-Pradeŝo, kaj filmpremio de la ŝtato Tamilnado. Li ankaŭ kandidatiĝis por la Premio Saturno por la plej bona muziko por Baahubali:The Beginning (2015).[6][13]
★ Civilaj honoroj
- 2023 – Padma Shri, Registaro de Barato,[14]
- 1997 – Nacia Filmpremio por la plej bona muzika direkto por Annamayya – Gajnis
★ Internaciaj premioj
Jaro | Premio[noto 1] | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|---|
2023 | Academy Awards | Best Original Song for "Naatu Naatu" (Shared with Chandrabose) |
RRR | Gajnis |
Asocio de filmkritikistoj de Austin | Best Original Score | Nomumita | ||
2022 | Societo de Bostono de filmkritikistoj | Gajnis | ||
Asocio de filmkritikistoj de Ĉikago | Nomumita | |||
2023 | Filmpremioj Elekto de la Kritikistoj | Plej bona kanto por «Naatu Naatu» | Gajnis | |
Premioj Ora Globo | Plej bona originala kanto por «Naatu Naatu» (Dividita kun Chandrabose) |
Gajnis | ||
Asocio de filmkritikistoj de Georgio | Plej bona originala kanto por «Naatu Naatu» (Dividita kun Kaala Bhairava, Rahul Sipligunj) |
2-a | ||
2022 | Premio Holivuda Muziko en Amaskomunikilaro | Plej bona originala fona muziko en sendependa filmo (Fremda lingvo) | Nomumita | |
Asocio de Filmkritikistoj de Los-Anĝeleso | Plej bona muziko | Gajnis | ||
2023 | Premioj Satelito | Plej bona originala kanto por «Naatu Naatu» (Dividita kun Kaala Bhairava, Rahul Sipligunj) |
Nomumita | |
2015 | Premioj Saturno | Plej bona originala fona muziko | Baahubali: The Beginning | Nomumita |
★ Premioj Filmfare Sudo
Jaro | Kategorio | Verko | Rezulto | Ref. |
---|---|---|---|---|
1991 | Plej bona muzika direktoro – telugua | Kshana Kshanam | Gajnis | [15] |
1993 | Allari Priyudu | Gajnis | [16] | |
1994 | Criminal | Gajnis | [16][17] | |
1995 | Subha Sankalpam | Gajnis | [16] | |
1996 | Pelli Sandadi | Gajnis | [16] | |
2005 | Chatrapathi | Nomumita | ||
2009 | Magadheera | Gajnis | [16] | |
2010 | Vedam | Nomumita | ||
2011 | Rajanna | Nomumita | ||
2012 | Eega | Nomumita | [18] | |
2015 | Baahubali: The Beginning | Nomumita | [19] | |
2017 | Baahubali 2: The Conclusion | Gajnis | [20] | |
2017 | Plej bona kantotekstisto – telugua | Baahubali 2: The Conclusion | Gajnis | [20] |
★ Premioj Nandi
Jaro | Kategorio | Verko | Rezulto | Ref. |
---|---|---|---|---|
1992 | Plej bona muzika direktoro | Rajeswari Kalyanam | Gajnis | [21] |
1993 | Plej bona muzika direktoro | Allari Priyudu | Gajnis | [21] |
1995 | Plej bona muzika direktoro | Pelli Sandadi | Gajnis | [21] |
2001 | Plej bona vira lipsinkroniga kantisto | Student No.1 | Gajnis | [21] |
2002 | Plej bona muzika direktoro | Okato Number Kurradu | Gajnis | [21] |
2005 | Plej bona muzika direktoro | Chatrapathi | Gajnis | [21] |
2009 | Plej bona muzika direktoro | Vengamamba | Gajnis | [22] |
2010 | Plej bona vira lipsinkroniga kantisto | Maryada Ramanna | Gajnis | [23] |
2012 | Plej bona muzika direktoro | Eega | Gajnis | [24] |
2015 | Plej bona muzika direktoro | Baahubali: The Beginning | Gajnis | [25] |
2015 | Plej bona vira lipsinkroniga kantisto | Baahubali: The Beginning | Gajnis | [25] |
Filmpremioj de la ŝtato Tamilnado
- 1991 – Filmpremio de la ŝtato Tamilnado por la plej bona muzika direktoro por Azhagan - Gajnis
Filmpremioj Santoŝam
- 2003 – Premio Santoŝam kiel plej bona muzika direktoro por Gangotri – Gajnita
Sudbarataj Internaciaj Filmpremioj
- 2018 – Premio SIIMA por la plej bona muzika direktoro (telugua) por Baahubali 2: The Conclusion – Gajnis[26]
- 2021 – Premio SIIMA por la plej bona kantoteksisto (telugua) por NTR: Kathanayakudu – Kandidatiĝis
Notoj
- ↑ Premioj, festivaloj kaj organizoj jenas laŭ alfabeta ordigo.
Referencoj
- 1 2 3 4 5 MM Keeravani turns 58: Peppy chartbusters composed by the legendary Pan-Indian musician (angle). Arkivita el la originalo je 6 August 2020. Alirita 1 October 2020.
- ↑ Keeravani presented Rotary Vocational Excellence Award (angle). Arkivita el la originalo je 13 July 2017. Alirita 24 March 2013.
- ↑ Feinberg, Scott. L.A. Film Critics Awards: 'Everything Everywhere' and 'Tár' Celebrated, Honorees Clap Along to 'RRR' Song "Naatu Naatu" (angle). The Hollywood Reporter (2023-01-15). Alirita 2023-01-15.
- ↑ Aparna Banerjea. Padma Awards 2023 | 'RRR' fame composer MM Keeravaani honoured with Padma Shri (angle). Moneycontrol.com. Alirita 2023-01-26.
- ↑ . Who is MM Keeravani, the composer who’s won the Golden Globe for and OSCAR award 2023 for Naatu Naatu (angle) (11 January 2023). Arkivita el la originalo je 11 January 2023. Alirita 11 January 2023.
- 1 2 Golden Globes 2023: Naatu Naatu’s Pan-Indian ‘mystery composer’ and his six iconic Hindi film songs (angle). Moneycontrol.com. Arkivita el la originalo je 11 January 2023. Alirita 2023-01-11.
- 1 2 3 Keeravani: సాహోరే... కీరవాణీ (telugue) (22 January 2022). Alirita 2023-01-30.
- ↑ Interview with composer Keeravani | Onam Special Programme (angle). Arkivita el la originalo je 24 May 2022. Alirita 24 May 2022.
- ↑ Stars : Star Interviews : Interview with M M Keeravani. Arkivita el la originalo je 2012-03-13. Alirita 2023-04-02.
- ↑ Keeravani's music for a Bollywood film – Times Of India
- ↑ After winning a Golden Globe award for Naatu Naatu, MM Keeravani says ‘My inspiration comes from John Williams, Nusrat Fateh Ali Khan…’ (angle) (2023-01-11). Arkivita el la originalo je 11 January 2023. Alirita 2023-01-12.
- ↑ "M.M. Keeravani on ‘Naatu Naatu’ Oscars win: It's just the beginning of everything", The Hindu, 2023-03-13. Kontrolita 2023-03-19. (en-IN)
- ↑ The man in demand | Deccan Chronicle. Arkivita el la originalo je 2013-02-15. Alirita 2023-04-02.
- ↑ MM Keeravani, SM Krishna, Rakesh Jhunjhunwala, KM Birla: Full list of 2023 Padma Awardees (angle) (2023-01-25). Alirita 2023-01-25.
- ↑ 39th Annual Filmfare Telugu Best Music Film Actress Winners : Santosh… (angle). Arkivita el la originalo je 7 February 2017.
- 1 2 3 4 5 M.M. KEERAVANI AWARDS (angle). Arkivita el la originalo je 17 November 2022. Alirita 1 October 2020.
- ↑ 42nd filmfare awards south Telugu & Malayalam winners : Santosh : Free Download, Borrow, and Streaming : Internet Archive (angle) (2017-02-04).
- ↑ 60th Idea Filmfare Awards 2013 (South) Nominations (angle) (4 July 2013). Arkivita el la originalo je 6 April 2016. Alirita 5 April 2016.
- ↑ . 63rd Filmfare Awards (South) 2016 nominations list revealed: 'Baahubali,' 'Srimanthudu' lead Telugu movies list (angle) (8 June 2016). Arkivita el la originalo je 6 August 2020. Alirita 1 October 2020.
- 1 2 65th Jio Filmfare Awards South 2018: Complete winners' list – Times of India ► (angle). Arkivita el la originalo je 9 April 2019. Alirita 1 October 2020.
- 1 2 3 4 5 6 నంది అవార్డు విజేతల పరంపర (1964–2008) (telugue). Arkivita el la originalo je 23 February 2015. Alirita 1 October 2020.
- ↑ Nandi Film Awards G.O and Results 2009 (angle). Arkivita el la originalo je 9 January 2021. Alirita 1 October 2020.
- ↑ Nandi Film Awards G.O and Results 2010 (angle). Arkivita el la originalo je 17 November 2022. Alirita 1 October 2020.
- ↑ Nandi Film Awards G.O and Results 2012 (angle). Arkivita el la originalo je 30 June 2020. Alirita 1 October 2020.
- 1 2 Nandi Film Awards G.O and Results 2015 (angle). Arkivita el la originalo je 11 October 2020. Alirita 1 October 2020.
- ↑ SIIMA AWARDS | 2018 | winners | | (angle). Arkivita el la originalo je 4 June 2020. Alirita 1 October 2020. Arkivigite je 2020-06-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-04. Alirita 2023-04-02.
Eksteraj ligoj
- M. M. Kiravani ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- M. M. Kiravani ĉe Facebook
- M. M. Kiravani ĉe Instagram
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo M. M. Keeravani en la angla Vikipedio.