DuMont | ||
---|---|---|
DuMont | ||
eldoneja informejo en la frankfurta librofoiro 2012, aparte fotita por la esperanta vikipedio | ||
komunikilkompanio • eldonejo vd | ||
Dum | 1620 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | GmbH & Co. KG | |
Fondita | 1620 | |
Sidejo | Kolonjo | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Alfred Neven DuMont | |
Dungitoj | 4192 (en 2010) | |
Spezosumo | 711,3 milionoj da € (en 2010) | |
Agokampo | libroeldonado, gazetoj, informaj retejoj, regionaj radiofoniaj kaj televidaj kanaloj | |
teledissendado | ||
Posedata de | Kurt Neven Dumont vd | |
TTT | dumont.de (ĝenerala konzerna retejo), dumont-buchverlag.de (libroeldona branĉo) | |
M. DuMont Schauberg estas unu el la plej tradiciaj kaj renomaj germanlingvaj libroeldonejoj. Ĝi fondiĝis en 1620 kaj havas sian centran oficejon en Kolonjo. Unu el la prapatroj meze de la 19-a jarcento estus la eldonisto Joseph DuMont. Krom literaturon kaj altformatajn artan librojn de la nuna libroeldona branĉo DuMont Buchverlag, la konzerno produktas plurajn gazetojn, inter kiuj plej gravas la taggazetoj Kölner Stadt-Anzeiger, Berliner Zeitung, Frankfurter Rundschau, General-Anzeiger (Bonno), Hamburger Morgenpost, Express, Berliner Kurier kaj Mitteldeutsche Zeitung. Aldone ĝi vivtenas informajn retejojn, kaj partoprenas en pluraj regionaj radiofoniaj kaj televidaj kanaloj.
Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la libroeldona branĉo kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.