M'hamed Issiakhem | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1928 en Aghrib, Alĝerio |
Morto | 1-an de decembro 1985 (57-jaraĝa) en Alĝero |
Lingvoj | kabila • araba |
Ŝtataneco | Alĝerio |
Alma mater | Graduate School of Fine Arts of Algiers • Nacia Altlernejo de Belartoj |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • instruisto |
TTT | |
Retejo | http://membres.multimania.fr/issiakhem |
M'hamed Issiakhem [isjaĤEM] (1928–1985) (en Kabila: Muḥand Isyaxem, 1928 Tizi Uzu, Alĝerio - 1985 Alĝero, Alĝerio) estas unu el la fondintoj de la moderna alĝeria pentrarto.
Biografio
M'hamed Issiakhem en 1931 translokiĝis kun sia familio al Relizane kie li vivis plej el sia infanaĝo. En 1943 li estis manipulante grenadon ŝtelitan el franca militkampadejo, kiam tiu eksplodis. Du fratinoj kaj unu nevo mortiĝis. Hospitaligita dum du jaroj,li perdis sian maldekstran brakon. Inter 1947 kaj 1951 li studis en Alĝero kaj inter 1953 kaj 1958 en Parizo. Issiakhem en 1958 li iris el Francio al Okcidenta Germanio, kaj poste al Orienta Germanio kie li setlis ĝis la Alĝeria sendependeco.
El 1965 al 1982 li ricevis multajn mendojn en Alĝerio, inter kiuj li kreis modelojn de la alĝeriaj monbiletoj same kiel de multaj alĝeriaj poŝtmarkoj. Li veturis al Vjetnamio en 1972.