Măgheruş (Nadeş) [məgeruŝ] (hungare: Küküllőmagyarós kukulomadjaroŝ, germane: Maniersch) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Sighişoara kaj administracie ĝi apartenas al komunumo Nadeş.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 577 loĝantojn (germanoj) kaj en 1992 155 (rumanoj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1391. Ĝi estis la bieno de la familio Bethlen kaj unu el la 13 saksaj servutulvilaĝoj en la komitato. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.