Mārupe | ||
Urbo | ||
![]() Kulturdomo kaj urbodomo | ||
|
||
Oficiala nomo: Mārupe | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Municipo | Mārupe | |
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | |
Supermara alteco | 10 m s. m. | |
Koordinatoj | 56° 54′ 03″ N 24° 02′ 52″ O / 56.90083 °N, 24.04778 °O (mapo) | |
Areo | 20,5 km² (2 050 ha) | |
Loĝantaro | 16 826 (29.01.2021) | |
Denseco | 820,78 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 2022 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-2167 | |
![]() Situo enkadre de Latvio ![]() Situo enkadre de Latvio
| ||
![]() Situo enkadre de Eŭropo ![]() Situo enkadre de Eŭropo
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: marupe.lv | ||
Mārupe estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la sudo de Latvio, apud limo de Rigo. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Mārupe. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 43 km de Jelgava kaj 9 km de centro de Rigo.[1]
Ĝis 2022, Mārupe estis la plej granda vilaĝo en Latvio laŭ populacio. La ŝtatleĝo kondiĉas ke de 1-a julio 2022, Mārupe estis koncedita urborajtoj. La administrado de distrikto Mārupe kontraŭbatalis ĝin, kredante ke la konstruado de la setlejo kaj rilatoj kun la apudaj teritorioj ne egalrilatis al la urbostatuso, aliflanke, la leĝo estis promulgita.[2]
Historio
La teritorio de Mārupe komencis formiĝi ekonomie en la 19-a jarcento. La nombro da terposedantoj pliiĝis precipe post la agrara reformo de 1920, kaj antaŭ Dua Mondmilito paroĥo Mārupe estis la plej malgranda sed plej dense loĝita distrikto en Riga regiono.
Dum la tempo, Mārupe preskaŭ kunfandiĝis kun Rigo kaj la najbara vilaĝo Tīraine, de kiu ĝi estas apartigita nur per administraj limoj.
Geografio
Setlejo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[3] Tra la setlejon fluas rivero Mārupīte, la alfluanto de Daŭgavo. Sudokcidente de Mārupe estas grandaj marĉoj.
Averaĝa temperaturo estas -5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[3]
Loĝantaro
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 16 051 personoj sur areo de 18,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 884 loĝantoj/km².
Ekonomio
La plej grandaj kompanioj registritaj en Mārupe laŭ spezo en 2020 estis vojtransporta kompanio "Kreiss", komercisto de aŭtopartoj "Inter Cars Latvija", komputila pograndisto "Also Latvia", elektra ekipaĵo kaj komputila pograndisto "MoonCom".[4]
Transporto
La ĉefa ŝoseo de la setlejo estas P1132 Rigo-Jaunmārupe. La fervoja stacio Tīraine sur linio Rigo-Jelgava estas 2 km de Mārupe, en 2022 26 persontrajnoj ĉiutage veturas al Rigo kaj Jelgava. La Rigaj urbobusoj veturas al Mārupe.
Galerio
- Loĝkonstruaĵoj
- Loĝkonstruaĵoj
- Konrāda placo
- Rivero Mārupīte
- Lernejo
Referencoj
- ↑ Toponavi.com. Distancoj.
- ↑ «Par pilsētas statusa piešķiršanu Mārupes ciemam». marupe.lv. (latve)
- 1 2 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ Lursoft statistiko
Eksteraj ligiloj
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Mārupe en Vikimedia Komunejo