Mýtina (Starý Albenreuth) | |
germane Altalbenreuth | |
vilaĝo | |
Ŝtatlimo kun Germanio ĉe Železná hůrka | |
Oficiala nomo: Mýtina | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Lipová |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Ĥebio |
Montaro | Smrčiny |
Situo | Mýtina |
- alteco | 506 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 02′ 24″ N 12° 27′ 03″ O / 50.04000 °N, 12.45083 °O (mapo) |
Loĝantaro | 28 (2021) |
Unua skribmencio | 1284 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 350 02 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Mýtina (Lipová) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Mýtina (ĝis la jaro 1948 Starý Albenreuth, germane Altalbenreuth) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Lipová, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 daŭre vivis ĉi tie 28 loĝantoj.
Mýtina situas en katastra teritorio Mýtina, Mýtina I, Kozly u Lipové kaj Oldřichov u Lipové. Mýtina situas proksimume 10 km sudsudoriente de Cheb, proksime de limo kun Germanio, en sudorienta rando de Smrčiny. La nuntempa nomo estas novepoka, la vilaĝo ĉiam nomiĝis Altalbenreuth (diference de Neualbenreuth sur la germana flanko de la limo).
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1284.
Antaŭ la dua mondmilito Mýtina estis proporcie granda municipo, en kiu vivis pli ol 800 loĝantoj, preskaŭ ĉiuj germanoj.
Tio tre ŝanĝiĝis post ellandigo de germanoj en la jaro 1945 kaj post la jaro 1948, kiam la vilaĝo troviĝis izolita en senpera proksimeco de limbariloj. Pli ol naŭdek procentoj de konstruareo estis detruita, hodiaŭ restas en la ruinigita vilaĝo nur kelke da lastaj domoj, el kiuj kelkaj estas plie en bedaŭrinda stato. Periodo de socialismo male "pliriĉigis" la vilaĝon je ampleksa areo de kazerno de Limgardistaro (hodiaŭ de stacio de limgardista polico).
Post la jaro 1990 estis renovigita limpasejo ĝis Neualbenreuth. Sude de la vilaĝo proksime de vojo ĝis Bavario troviĝas nacia natura memorindaĵo Železná hůrka - eksa kvaternara vulkano, simila al multe pli konata Komorní hůrka ĉe Cheb.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 431 |
1880 | 431 |
1890 | 399 |
1900 | 356 |
1910 | 388 |
1921 | 381 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 394 |
1950 | 118 |
1961 | 87 |
1970 | 44 |
1980 | 32 |
1991 | 18 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 16 |
2011 | 23 |
2021 | 28 |
Memorindaĵoj
- Kamparana domo n-ro 3
- Kapelo
Rilataj artikoloj
|