Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Münchwilen |
Münchwilen | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Turgovio | ||||
Distrikto | Münchwilen | ||||
Geografia situo | CH1903: 716419 / 260320 (mapo)47.4833333333338.9833333333333Koordinatoj: 47° 29′ N, 8° 59′ O; CH1903: 716419 / 260320 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 4618 | ||||
Areo | 7,8 km² | ||||
Alteco | 515 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 9542$ | ||||
Komunumkodo | 4746 | ||||
Münchwilen estas komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝi havis 4 618 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Münchwilen situas ĉe la bordo de la rivero Murg, alfluanto de Turo en oriento de Turgovio meze inter Vinterturo kaj Sankt-Galo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Münchwilen, Oberhofen ĉe Münchwilen, Sankt Margarethen, Freudenberg, Holzmannshaus, Mezikon, Mörikon, Pfannenstil kaj Sedel.
Najbaraj komunumoj
Münchwilen limas en oriento al la urbo Wil en la najbara Kantono Sankt-Galo. En sudo la komunumo limas al Sirnach, en suokcidento al Eschlikon, en okcidento kaj nordokcidento al Wängi kaj en nordo al Bettwiesen.
Trafiko
Münchwilen situas ĉe la svisa aŭtovojo A1 de Sankt-Galo al Zuriko. La publikan trafikon garantias la fervojlinio de Frauenfeld al Wil, kiu disponas pri pluraj haltejoj sur la teritorio de Münchwilen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Münchwilen datiĝas el la jaro 1170. Plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas el la bronzepoko. Pruvita estas ankaŭ la ekzisto de keltaj kaj romiaj setlejoj.
La hodiaŭa komunumo Münchwilen estiĝis per la kunigo de la municipoj Münchwilen, Oberhofen kaj Sankt-Margarethen en la jaro 1950.
Vidu ankaŭ
- Distrikto Münchwilen
- Aliaj lokoj kun la nomo Münchwilen
- Münchwilen Pflegeheim (stacidomo)
- Münchwilen TG (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Münchwilen
- Münchwilen TG en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
Bildoj
- Kapelo Sankt-Margareten
- Katolika preghejo
- Katolika preĝejo de interne
- Reformita preghejo
- La rivero Murg en Münchwilen
- Trafikcirklo en la centro de la komunumo
- Modernaj loĝdomoj en Münchwilen
- Komunuma biblioteko
- Trafikcirklo en la komunuma centro
- Trajno de Frauenfeld-Wil-Fervojo
|