Distrikto Münchwilen
Blazono de la distrikto Münchwilen
Kamparana bieno en Malantaŭa Turgovio
Mapo de la distrikto Münchwilen
Distriktoj de Kantono Turgovio
Kantono Turgovio
ĈeflokoMünchwilen
Geografia situo CH1903: 716419 / 260320 (mapo)47.4833333333338.9833333333333Koordinatoj: 47° 29′ N,  59′ O; CH1903: 716419 / 260320 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj37317  (2008-12-31)
Areo155,4 km²
Loĝantardenseco240 loĝantoj/km²
Federacia Kodo2006

Distrikto Münchwilen estas distrikto de Kantono Turgovio. Ĝi havas areon de 155,4 km² kaj nombris 37 317 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. La ĉefloko de la distrikto estas la komunumo Münchwilen.

Geografio

La distrikto Münchwilen formas la sudokcidentan parton de la kantono. La regiono de la distrikto estas konata sub la nomo Malantaŭa Turgovio (germane Hinterthurgau). La orientan parton de la distrikto formas la valo de la rivero Murg, alfluanto de Turo.

Trafiko

Tra la sudokcidenta parto de la distrikto pasas la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo tra Wil al Sankt-Galo kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A1. Tra la distriktĉefurbo pasas la kantona fervojlinio de la kompanio THURBO de Wil al Frauenfeld kaj tra la orienta distriktparto la fervojlinio de Wil al Romanshorn, kiun ankaŭ servas THURBO.

Komunumoj de la distrikto Münchwilen

Al la distrikto Münchwilen apartenas komence de 2011 la sekvantaj dek-tri komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec 2007)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
Aadorf798620.0 4551
Bettwiesen10593.8 4716
Bichelsee-Balterswil258112.1 4721
Braunau6789.2 4723
Eschlikon38056.2 4724
Fischingen256430.7 4726
Lommis10848.6 4741
Münchwilen47577.8 4746
Rickenbach25131.6 4751
Sirnach694912.4 4761
Tobel-Tägerschen13847.0 4776
Wängi407716.4 4781
Wilen20592.2 4786
Totale1341496138,22 2006

Historio

Kadre de la enkonduko de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio okazis komplete restrukturigo de la distriktoj de la kantono. La distriktoj Bischofszell, Diessenhofen kaj Steckborn estis malfonditaj kaj ties komunumoj atribuitaj al la distriktoj Arbon, Frauenfeld, Kreuzlingen kaj Weinfelden. La komunumo Aadorf estis nove atriubita al la distrikto Münchwilen, dum la komunumoj Affeltrangen, Wuppenau kaj Schönholzerswilen estis deprenitaj de la distrikto Münchwilen kaj atribuitaj al la distrikto Weinfelden.

Eksteraj ligiloj




This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.