TURÓCZI Mózes [turo:ci] estis hungara kupristo, partopreninto en la hungara revolucio de 1848. Li naskiĝis la 23-an de januaro 1813 en Kézdivásárhely kaj mortis la 16-an de majo 1896 en Kézdivásárhely.

Biografio

Mózes Turóczi la metion de kupristo lernis de sia patro. En 1848 – 49 kune kun Áron Gábor li fabrikis 64 kanonojn en la fondejo de Kézdivásárhely. Post 1850 li daŭrigis sian metion.

Literaturo

  • Nagy Sándor: Háromszék önvédelmi harca 1848 – 49-ben (Kolozsvár, 1896).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.