Móricgát [mOricgAt] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kiskunmajsa. La loknomo signifas: Maŭrico-digo.
Bazaj informoj
- Areo: 33 km²
- Loĝantaro: 500
- Poŝtkodo: 6132
- Telefonprefikso: 76
Situo
Móricgát situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo el Jászszentlászló. Kiskunmajsa troviĝas 21, Kiskunfélegyháza 29, Kecskemét 54, Budapeŝto 139 kilometrojn Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio
La unua mencio devenis el la 15-a jarcento. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste la kampoj apartenis al Szeged kaj formiĝis senfina vico da farmoj. En la 17-a jarcento Kiskunlacháza aĉetis la kampojn. Depost 1893 la loko apartenis al Szank. En 1927 la etfervojo Kecskemét-Kiskunmajsa atingis la setlejon. Móricgát iĝis memstara municipo en 1993.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, migra poŝto.