Móric Lukács | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1812 en Peŝto |
Morto | 5-an de novembro 1881 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana • franca • angla • itala • hispana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Móric LUKÁCS [lukAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lukács Móric estis hungara ĵurnalisto, tradukisto, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio.
Móric Lukács naskiĝis la 5-an de septembro 1812 en Pest (urbo). Li mortis la 5-an de novembro 1881 en Budapeŝto.
Biografio
Móric Lukács edukiĝis hejme en la gepatra bieno, poste en 1832 li iris al Pest, kie li plulernis. Tiutempe li verkis poemojn germane. En 1836 li iĝis subnotario kaj li okupiĝis pri politiko kaj literaturo. En 1848 li havis postenon en la revolucia ŝtato. Inter 1851-1859 li vojaĝis en Germanio, Svislando, Belgio, Francio, Britio, Italio. En 1862 li edziĝis, en 1874 vidviĝis. En 1876 li elektiĝis prezidanto de Societo Kisfaludy, pri kio li rezignis en 1879.
Verkaro (elekto)
- Emlékbeszéd gróf Teleki László felett (Funebra parolo pri grafo László Teleki 1861
- Lukács Móric munkái Kolektitaj verkoj de Móric Lukács) 1894
- Koszorú (Florkrono) 1829-1830 - tradukaĵoj el la greka lingvo
- tradukaĵoj de Byron 1830-aj jaroj
- Szegedi Árvizkönyv (Inundo en Szeged) 1880
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.