Móric Gábor | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gábor Móric | ||
Naskonomo | Geiringer Móric | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1889 en Kisújszállás | |
Morto | 12-an de septembro 1986 (97-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | ilustristo • pentristo vd | |
Laborkampo | pentrado vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Móric Gábor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor Móric estis hungara pentristo, ilustristo, altlerneja instruisto.
Móric Gábor Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de marto 1889 en Kisújszállás, li mortis la 12-an de septembro 1986 en Budapeŝto.
Biografio
Móric Gábor devenis el juda familio. Li studis en Reĝa Belarta Altlernejo en la lernojaroj 1906 kaj 1907. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely, Pál Szinyei Merse kaj Ede Balló. Li plulernis en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo, lia ĉefinstruisto estis Fernand Cormon. Post siaj studoj li studvojaĝis al Italio, Germanio, Aŭstrio, poste li estis portretisto en Usono kaj Nederlando. En 1913 li hejmenvenis kaj pentradis en Budapeŝto. Jam en 1911 liaj karikaturoj estis videblaj en hungaraj gazetoj. Inter 1945-1948 li instruis en la Industriarta Altlernejo. Li pentradis precipe pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, portretojn, malofte li kreis vitralojn kaj medalojn.
Lia portreto ricevis premion en 1922, li mem en 1979 kaj 1981. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj
- Amsterdamo, Londono (1932)
- Amsterdamo (1938)
- Hódmezővásárhely (1961, 1976, 1984)
- Budapeŝto (1962, 1978)
- Karcag (1986)
El kolektivaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1906, 1950, 1955, 1975, 1979, 1984)
- Budapeŝto (1926, 1934, 1944, 1948, 1952, 1957, 1965)
- Sopron (1983)
Elektitaj pentraĵoj
- Gipra
- Melancholia
- Asztali csendélet
- Art deco női portré
- portretoj pri Lujza Blaha, Sári Fedák, Sándor Svéd, Sándor Góth, Gyula Krúdy, Sándor Pethes, Ferenc Móra, Albert Einstein
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine