Mór Wosinsky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1854 en Tolna |
Morto | 22-an de februaro 1907 (52-jaraĝa) en Szekszárd |
Tombo | Tolna |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkeologo • katolika sacerdoto • sciencisto |
Mór Wosinsky, laŭ hungarlingve kutima nomordo Wosinsky Mór estis hungara arkeologo, romkatolika pastro, abato, membro (korespondanta en 1902) de Hungara Scienca Akademio.
Mór Wosinsky naskiĝis la 28-an de marto 1854 en Tolna (urbo). Li mortis la 22-an de februaro 1907 en Szekszárd.
Biografio
Mór Wosinsky frekventis gimnazion en Kalocsa, poste li lernis filozofion en Pécs, fine li pastriĝis en 1877. En 1881 li estis pastro en Lengyel, baldaŭe en Závod, fine en Szekszárd. En Lengyel li komencis sian arkeologian karieron, kie li trovis gravajn restaĵojn el la neolitiko. Baldaŭe li esploris arkeologiaĵojn en la vasta regiono. En 1885 li vojĝis al Danio kaj Svedio, en 1887 al Egipto, Turkio, Grekio kaj Sankta Tero. En 1898 li partoprenis en esplorvojaĝo de Jenő Zichy. En 1899 li fondis historian muzeon en Szekszárd, kiun komence li gvidis. Baldaŭe la muzeo prenis la nomon "Wosinsky Mór".
Elektitaj publikaĵoj
- Leletek a lengyeli őskori telepről (1885-1891, ankaŭ germane)
- Tolna vármegye története (Historio de Tolna (historia departemento), (1896) - ĉefverko
- Az őskor mészbetétes díszítésű agyagművessége (1903)
Memorigiloj
- loĝkvartalo kaj muzeo en Szekszárd
- lernejo en urbo Tolna
- skulptaĵoj en Lengyel kaj Szekszárd