Mór Petri | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de julio 1863 en Tășnad | |
Morto | 2-an de marto 1945 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | antropologo • historiisto • ĵurnalisto • sociologo • poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
PETRI Mór (pro. petri) estis hungara poeto, instruisto naskita en Tasnádszarvad la 11-an de julio 1863 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de marto 1945.
Biografio
Mór Petri havigis diplomon de instruisto en Universitato de Budapeŝto en 1889. De 1889 li instruis en Zilaho. Li instruis ankaŭ poeton Endre Ady. Inter 1889 – 94 li redaktis la semajngazeton Szilágy. De 1894 li estis lernejinspektisto en departemento Szilágy. De 1905 li estis oficisto de la ministerio pri religio kaj publikinstruado. De 1907 li estis inspektisto lerneja de departemento Pest. Inter 1929 – 34 li estis direktoro de la Domo Petőfi. Li estis membro de la Erdélyi Irodalmi Társaság kaj de Societo Petőfi (1921).
Verkoj
- Költemények (Bp., 1892);
- Szilágy vármegye monographiája (I – VI., Bp., 1901 – 04);
- Magyar szonettek (Bp., 1933);
- Vándor a kertajtónál (poemoj, Bp., 1936);
- Naplemente fáklyalángja (poemoj, Bp., 1941);
- Várballadák és modern balladák (Bp., 1943);
- A boldogság triolettjei (poemoj, Bp., 1943)
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.