Mór Perczel [percel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perczel Mór estis hungara oficiro, militestro.

Mór Perczel
Busto pri Mór Perczel

Mór Perczel naskiĝis la 11-an de novembro 1811 en Bonyhád. Li mortis la 23-an de majo 1899 en Bonyhád.

Biografio

Mór Perczel en 1827 aliĝis kaj lernis en armeo de Habsburgoj. En 1830 li komencis aranĝi komunan rifuĝon al la poloj, tial li estis forigita el la armeo. Li hejmenvenis kaj politikadis en la departemento. En 1843 li estis elektita parlamenta deputito. Li dekomence partoprenis en Hungara revolucio de 1848. En septembro li varbis taĉmenton, poste li aliĝis al la hungara armeo kaj li venkis en Pákozd kaj Ozora, baldaŭe li malvenkis en Mór. En 1849 li komence venkis en la suda landparto, sed poste falon de la liberecbatalo li ne povis halti. Li rifuĝis al Turka imperio, poste al Britio, dume li estis kondamnita je morto en Hungario. Pro la politika ŝanĝo li rajtis hejmenveni en 1867. Komence li partoprenis en la parlamenta laboro, baldaŭe li retiriĝis.

Memorigiloj

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.