Mór Pál Czinár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1787 en Skalica |
Morto | 10-an de februaro 1875 (87-jaraĝa) en Pannonhalma |
Lingvoj | hungara • latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto • homsciencisto • poeto • arkivisto • ordenfrato |
Mór Pál Czinár [cinAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czinár Mór Pál estis hungara pastro, historiisto, arkivisto, instruisto, monaĥo, membro (korespondanta en 1858) de Hungara Scienca Akademio.
Mór Pál Czinár naskiĝis la 30-an de marto 1787 en Hungara reĝlando en Szakolca (nuntempa Skalica en Slovakio). Li mortis la 10-an de februaro 1875 en Győrszentmárton.
Biografio
Mór Pál Czinár devenis el luterana familio, sed li prenis la katolikan kredon en 1796. Li frekventis lernejon komence en sia naskiĝloko, poste en Győr. Li aliĝis al la benediktanoj en 1802, inter 1803–1809 li plulernis en Győr kaj Győrszentmárton. En 1811 li pastriĝis, poste li ekinstruis en diversaj lokoj. Post jaroj li iĝis gimnaziestro. En 1817 li doktoriĝis. Inter 1829–1842 li estis ĉefabata sekretario, poste arkivisto, fine bibliotekisto. Li ricevis premion en 1861.
Elektitaj publikaĵoj
- Carmen jubilaeis honoribus ill. ac rev. dni Josephi Vilt episcopi Jaurinensis ab exsultantibus archigymnasii Jaurin (1811)
- Ode cels. ac rev. principi dno Joanni Bapt. Scitovszky de Nagy-Kér metropol. eccl. Strigoniensis archiepiscopo. occasione solemnis eiusdem inaugurationis VIII. Idus Januarii 1850. ab archiabbatia S. Martini de S. Monte Pannoniae oblata (1850)
- Index alphabeticus codicis diplomatici Hungariae per Georgium Fejér editi (1866)