Mór Gelléri | |
---|---|
Mór Gelléri | |
Persona informo | |
Naskonomo | Glück Mór |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1854 en Apátfalva |
Morto | 1-an de septembro 1915 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • ekonomikisto • historiisto • verkisto de nefikcio |
Mór Gelléri, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gelléri Mór estis hungara publikigisto, redaktoro, oficisto, framasono. Lia origina familia nomo estis Glück, laŭ alia informo Klein ĝis 1881. Lia malofta pseŭdonimo estis Kontra Győző.
Mór Gelléri[1] naskiĝis la 14-an de januaro 1854 en Apátfalva, li mortis la 1-an de septembro 1915 en Budapeŝto.
Biografio
Mór Gelléri devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Szarvas, poste li frekventis komercan lernejon en Szeged, pli poste li laboris en Szeged en banko aŭ asekura oficejo. Ekde 1869 li kontribuis en la lokaj gazetoj, post 3 jaroj li translokiĝis al Budapeŝto, kie li estis oficisto de industria asocio. Depost tio li specialiĝis pri industriaj kontribuoj, samtempe li redaktis gazetojn pri tiu temo. Tamen inter 1874-1879 li loĝis denove en Szeged kaj estis aktiva en industria foiro, krome same en industriaj publikaĵoj. Reveninta al Budapeŝto li denove estis aktiva pri industriaj temoj kaj ĉiuj tutlandaj foiroj. En tiu branĉo li havis gravajn postenojn.
En 1880 li aliĝis al la framasonoj, poste li redaktis gazetojn en tiu temo kaj ankaŭ havis postenojn, eĉ li fondis novan loĝion en 1889. En 1896 li ricevis la titolon reĝa konsilisto. Li edziĝis en 1881.
Elektitaj kontribuoj
- A szabadkőművesség és az ipar (1880)
- A magyar ipar tattörői (1887)
- Ötven év a magyar ipar történetéből (1892)
- Ipartörténeti vázlatok (1906)
- Kisipar, műipar, iparfejlesztés (1915)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM55788 hungarlingva datenaro de muzeo