Mór Déchy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Deutsch Mór |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1851 en Peŝto |
Morto | 8-an de februaro 1917 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | geografo • esploristo |
Mór DÉCHY [dEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Déchy Mór estis hungara vojaĝisto, montgrimpanto, geografo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1909).
Mór Déchy naskiĝis la 4-an de novembro 1851 en Pest (urbo). Li mortis la 8-an de februaro 1917 en Budapeŝto.
Biografio
Mór Déchy frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Temesvár, universitaton en Vieno. Li ŝatis grimpadi montojn, komence li grimpadis en Karpatoj (tiam apartenanta parte al Hungara reĝlando), baldaŭe li vojaĝis ekzemple al Alpoj, Pireneoj, Kaŭkazo, Himalajo. En 1898 li partoprenis en esplorvojaĝo al Azio de Jenő Zichy. Li donacis la kolektitajn ŝtonojn al Hungara Nacia Muzeo.
Li estis la unua hungaro, kiu grimpis pli, ol 5000 metrojn altan monton, krome li estis la unua hungaro sur Matterhorn kaj Mont Blanc.