Mónika Ullmann | |
---|---|
Mónika Ullmann en 2016 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1973 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Dancarta Altlernejo • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Zoltán Miller |
Infano | Dávid Miller |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Mónika Ullmann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ullmann Mónika estas hungara aktoro, voĉoaktoro, ŝlagrokantisto, infana aktoro.
Mónika Ullmann[1][2] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1973 en Budapeŝto.
Biografio
Mónika Ullmann jam en sia aĝo 3 ricevis rolojn en filmoj kaj televizio, ekde sia aĝo 8 jam en Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1981 ŝi tutlande debutis kiel ŝlagrokantisto. Ŝi akiris baletistan diplomon en Hungara Dancarta Altlernejo en 1991, poste ŝi rolis 3 jarojn en baleta trupo de Ferenc Novák. Ŝi akiris muzikalaktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1997. Ŝia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Inter 1996–2011 ŝi estis membro de Teatro József Attila, inter 2013-2016 de Nacia Teatro (Miskolc), dum ŝi foje-foje ricevis rolojn ankaŭ en aliaj teatroj, se ne paroli pri filmaj roloj. Ŝi ricevis premiojn inter 2003-2016. Ŝi naskis filon en 1996.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: Kiel Plaĉas al Vi - Celia
- Hervé: Mam'zelle Nitouche - Denise
- Lajos Zilahy: Printempo de Morto (teatra versio) - Józsa
- Szabolcs Fényes: Maya - Barbara
- Gergely Csiky: Kaviár
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Égigérő fű (1979) - Piroska
- Az élet muzsikája - Kálmán Imre (1984) - filino de Imre Kálmán
- Hyppolit (1999) - Mimi (kantistino)
- S.O.S. Szerelem (2006) - Veronika
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Salma Hayek, Brittany Murphy[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
- Családi kör (serio, 1980-1981)
- Szomszédok (serio, 1997) - Mónika
- Jóban Rosszban (serio, 2014) - Andrea Balatoni
- Keresztanyu (serio, 2021) - Mariann Pálinkás