Míčov-Sušice | |
municipo | |
Municipa ofico | |
|
|
Oficiala nomo: Míčov-Sušice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Chrudim |
Administra municipo | Heřmanův Městec |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Fera montaro |
Situo | Míčov-Sušice |
- alteco | 533 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 54′ 16″ N 15° 36′ 15″ O / 49.90444 °N, 15.60417 °O (mapo) |
Areo | 12,36 km² (1 236 ha) |
Loĝantaro | 307 (2023) |
Denseco | 24,84 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1349 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 538 03 ĝis 538 04 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0531 |
NUTS 5 | CZ0531 571822 |
Katastraj teritorioj | 5 |
Partoj de municipo | 5 |
Bazaj setlejunuoj | 5 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Míčov-Sušice | |
Retpaĝo: www.micov-susice.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Municipo Míčov-Sušice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur montodorso de Železné hory, 7 km sudoriente de la urbo Heřmanův Městec, ĉe la ŝoseo inter Heřmanův Městec kaj Třemošnice. Vivas ĉi tie 307 loĝantoj (2023).
Partoj de municipo
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Míčov
- Sušice
- Jetonice
- Rudov
- Zbyslavec
Ripoza regiono
Míčov-Sušice estas komunumo de malgrandaj vilaĝoj en bela pejzaĝo de montareto Železné hory, proksime de industria aglomeraĵo Pardubice - Chrudim. Pro tio multaj estintaj vilaĝaj domoj ĉi tie estas nun uzataj kiel ripozaj kabanoj kaj multaj kabanoj estis ĉi tie por tiu celo speciale konstruitaj. Plej multe da ili estas ĉe Lovětínský fiŝlago. La fiŝlago estas nutrata per pura montara akvo de Lovětínský rivereto, kiu post la fiŝlago rapide descendas tra Lovětínská ravino al la urbo Třemošnice.
Turismo
Lovětínský fiŝlago estas serĉata celo ankaŭ por baniĝemaj turistoj, kiuj povas veni ĉi tien per iu bone signita turisma pado, kies densa reto ĉi tie troviĝas: per la flava el Prachovice de la fervoja stacio, per la verda el Heřmanův Městec kaj per la ruĝa aŭ verda el Třemošnice kaj burgo Lichnice kaj eĉ el Chrudim. Trans vilaĝoj de la komunumo gvidas ankaŭ kelkaj biciklismaj traceoj. El Míčov estas belega panoramo al ebenaĵo de Elbo kaj fone al foraj montaroj Krkonoše kaj Orlické hory.
Historio
Laŭ stilo de konstruo de la preĝejo de Sankta Mateo, kiu en Míčov troviĝas, oni povas opinii, ke la vilaĝo estis fondita en la 12-a aŭ komence de la 13-a jarcentoj. La unua skriba mencio pri ĝi estas nur el la duono de 14-a jarcento, kiam paroĥejo Míčov apartenis al dekanejo Chrudim. La preĝejo estis en la jaroj 1882 - 1884 tute rekonstruita en novgotika stilo.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 757 |
1880 | 763 |
1890 | 757 |
1900 | 748 |
1910 | 888 |
1921 | 851 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 680 |
1950 | 503 |
1961 | 522 |
1970 | 430 |
1980 | 372 |
1991 | 301 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 291 |
2014 | 271 |
2016 | 272 |
2017 | 278 |
2018 | 273 |
2019 | 268 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 270 |
2021 | 270 |
2022 | 257 |
2023 | 307 |
Pri vilaĝpartoj
Vilaĝeto Sušice estas seninterspace ligita al Míčov kaj havas la saman karakteron.
Vilaĝoj Rudov, Jetonice kaj Zbyslavec troviĝas en protektata pejzaĝa regiono Železné hory. En tiuj vilaĝoj troviĝas plejparte pli malnovaj domoj kaj kabanoj. En Zbyslavec, sur la vilaĝplaco estas kampanileto.
Pluaj fotoj
- Panoramo
- Aŭtobusa haltejo
- Kruco ĉe tombejo
- Kamparana domo n-ro 1
- Vendejo
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono Železné hory ĉeĥe
- Mapo
- Paĝaro de biciklovojo ĉeĥe Arkivigite je 2016-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Militista pietloko ĉeĥe
|