Por samtitola artikolo vidu la paĝon Männedorf (stacidomo). |
Männedorf | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Meilen |
Koordinatoj | 47° 15′ 20″ N 8° 41′ 30″ O / 47.25556 °N, 8.69167 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 20″ N 8° 41′ 30″ O / 47.25556 °N, 8.69167 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 9694 |
Areo | 4,78 km² |
Alteco | 419 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8708 |
Komunumkodo | 0155 |
Männedorf estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 9694 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Männedorf situas je la piedo de la montoĉeno Pfannenstiel ĉe la ora bordo de la Lago de Zuriko inter Meilen kaj Rapperswil. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,78 km², de kiuj 23,4% estas kovritaj de arbaro, 29,7% servas por agrikulturo kaj 34,7% por setlado; 11,8% estas trafiksurfaco kaj 0,2% akvejoj. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Männedorf limas en nordo al Oetwil ĉe la lago, en oriento al Stäfa, aliflanke de la lago en sudo al Thalwil, en sudokcidento al Rüschlikon kaj en okcidento al Kilchberg, kaj en nordokcidento al Uetikon ĉe la lago.
Trafiko
Tra Männedorf pasas la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Meilen al Rapperswil, kiu estis konstruita en la jaro 1894, kaj per ĝi kaj buslinio al Uster la komunumo estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio
Jam en la novŝtonepoko kaj en la bronzepoko antaŭ preskaŭ 5000 jaroj vivis homoj sur la teritorio de Männedorf sur fostkonstruaĵoj ĉe la lagobordo. La alemanoj ekvivis supozeble en la 7-a aŭ 8-a jarcento en Männedorf. La nomo devenas de alemano kun la nomo Mano. Unua dokumenta mencio okazis sur donacletero al la Monaĥejo Sankt-Galo rilate Ruppertsmatt, setlejo, kiu hodiaŭ ne plu troveblas sur vilaĝplano. En la jaro 1405 Männedorf fariĝis posedaĵo de la urbo Zuriko kaj estis ĝis la jaro 1798, kiam la Helveta Revolucio forbalais la malnovan feŭdan ordon, subvoktejo. En la jaro 1815 Mänedorf aliĝis al la nova distrikto Meilen.
Gravaj personecoj
El Männedorf loĝis aŭ loĝas
- Franz Hohler, svisa kabaredisto
- Adolf Muschg, svisa germanlingva verkisto
- Tamás Yvan Topolánszky, hungara reĝisoro
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Männedorf Arkivigite je 2008-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Männedorf en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|