Mátramindszent [mAtramindsent] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Bátonyterenye. La loknomo signifas: Mátra-Ĉiuj Sanktuloj. Ĝis 1890 la oficiala nomo estis Mindszent, por fari diferencon de la aliaj samnomaj komunumoj, tiu ĉi vilaĝo ricevis la antaŭnomon Mátra.
Bazaj informoj
- Areo: km²
- Loĝantaro: 920
- Poŝtkodo: 3155
- Telefonprefikso: 32
Situo
Mátramindszent situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo. Bátonyterenye troviĝas 10, Parád 12, Salgótarján 20 km-ojn.
Historio
Apud la loko oni trovis restaĵojn el la kuprepoko kaj bronzepoko. Post alveno de hungaroj la areo ne estis loĝata. La unua mencio okazis pri fortikaĵo en la proksimeco en 1296. Supozeble la vilaĝo estis konstruita iom antaŭ la turka erao.
Vidindaĵoj
- fundamente mezepoka baroka romkatolika preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mátramindszent) el la 18-a jarcento
- baroka kampanilo el la 18-a jarcento
Komunumoj pri Ĉiuj Sanktuloj en Hungara reĝlando
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.