Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta |
Márta Szirmay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1939 en Kaposvár |
Morto | 1-an de januaro 2015 (75-jaraĝa) en Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • jazz singer |
Márta Szirmay [sirmai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szirmay Márta estis hungara operkantisto, oratorikantisto, ĵazkantisto (mezosoprano, aldo). Ŝia familia nomvarianto estis Szirmai.
Márta Szirmay naskiĝis la 9-an de oktobro 1939 en Kaposvár, ŝi mortis la 1-an de januaro 2015 en Kaposvár.
Biografio
Márta Szirmay aĝis 8, kiam ŝi komencis lerni pianadon. Ŝi frekventis konservatorion, fine ŝi akiris diplomon en 1963. Dum la studentaj jaroj ŝi amatore kantadis ĵazojn kaj ŝlagrojn. Post la diplomo ŝi aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie ŝi debutis kiel operkantisto. En la sekva jaro ŝi ricevis titolrolon. En la sekvaj jaroj ŝi ofte kantadis en koncertoj, kie ŝi ofte kantadis oratoriojn. En 1967 ŝi estis gastokantisto en Vieno, post jardeko ŝi forlasis la landon kaj ŝi vivis en Londono, ekde 1978 en Kolonjo. Ŝi estis aŭdebla en Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Post la pensiuliĝo ŝi hejmenvenis al Kaposvár. Ŝi ricevis premion en 1968.
El ŝia repertuaro
- Zoltán Kodály: Székelyfonó — dommstrino
- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore – Azucena
- Aida – Amneris
- Falstaff – S-ino Quickly
- La Forto de la Destino – Curra
- Don Carlo – Eboli
- Otello (opero) – Emilia
- Un balo in Maschera – Ulrica
- Georges Bizet: Carmen — titolrolo
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Lucia
- Richard Wagner:
- Die Meistersinger von Nürnberg — Magdalena
- Der Ring des Nibelungen — Erda; Fricka; Waltraute
- Tristan und Isolde — Brangäne
- Richard Strauss:
- Salome – Herodias
- Elektra – Klytaimnestra
- Daphne – Gaea
- Der Rosenkavalier – Annina
- Wolfgang Amadeus Mozart: La geedziĝo de Figaro – Marcellina
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Isten őszi csillaga (1963)
- Az asszony és az igazság (1976) - Júlia
- Il matrimonio segreto (1986) - Fidalma
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-01-24 per la retarkivo Wayback Machine