Mário Figueira Fernandes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1990 (33-jaraĝa) en São Caetano do Sul |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Brazilo • Rusio |
Familio | |
Frat(in)o | Jonatas Figueira Fernandes |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Mário Figueira Fernandes - cirile transliterigite Марио Фигейра Фернандес - estas brazila futbalisto kiu ekde 2016 havas ankaŭ ŝtatanecon de Rusio. Li naskiĝis la 19-an de septembro 1990 en São Caetano do Sul, do nun estas 33-jara.
Ekde 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo - antaŭe li de 2009 ĝis 2012 estis profesia futbalisto de la klubo Grêmio. Krome Mário Figueira Fernandes ekde la jaro 2014 estis membro de la vira brazila nacia teamo de futbalo kaj ekde 2017 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "2".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mário Figueira Fernandes – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.