Mária Fogarassy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1919 en Izsófalva |
Morto | 17-an de januaro 1997 (77-jaraĝa) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Károly Bicskey • Q105673363 |
Infano | Bertalan Bicskei |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Mária Fogarassy [fogaraŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fogarassy Mária estis hungara aktoro.
Mária Fogarassy naskiĝis la 30-an de aprilo 1919 en Izsófalva, ŝi mortis en 1997.
Biografio
Mária Fogarassy akiris diplomon en Teatra Akademio en 1939. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), post 2 jaroj al Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Pécs) 1943-1958
- Teatro Magyar
- Operetoteatro (Budapeŝto)
- Teatro Kisfaludy
- Teatro Petőfi (Veszprém)
- Nacia Teatro (Szeged) (1969-1979).
Interrompo okazis dum kaj post la Hungara revolucio de 1956, ŝi estis revoluciulo, poste ŝi ne rajtis aktoradi duonjaron . Ŝi havis ne nur prozajn, sed ankaŭ operetajn rolojn. Ŝi ricevis premiojn en 1962 kaj 1975. Ŝi havis 2 edzojn, en la unua geedziĝo ŝi naskis filon. Ŝia dua edzo estis Károly Bicskey.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - virina titolrolo
- Otelo - Desdemona
- Hamleto - Ophelia
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (virina ĉefrolo)
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Cecília
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
- Öt óra 40 (1939)
- Négyen az árban (1961)
- Zongora a levegőben (1976)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Tizenhat város tizenhat lánya (1979)
- A Fantasztikus nagynéni (1986)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.