Mária Földes
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1925 (1925-09-05)
en Arad
Morto 21-an de aŭgusto 1976 (1976-08-21) (50-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj hungara rumana
Loĝloko Arad
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o László Földes
Okupo
Okupo dramaturgo verkisto

FÖLDES Mária (foeldeŝ) estis rumanuja hungara dramverkistino naskita en Arad la 5-an de septembro 1925 kaj mortinta en Tel-Avivo la 18-an de decembro 1976. Ŝi estis la edzino de literaturkritikisto László Földes.

Biografio

Mária Földes la mezlernejon finis en Târgu Mureș, Oradea kaj Kluĵo, pli poste ŝi daŭrigis siajn studojn en la aktorakademio Szentgyörgyi István Színművészeti Intézet. Dum la dua mondmilito oni deportis ŝin. En 1974 ŝi elmigris Israelon. Ŝi memmortigis.

Verkoj

  • Hétköznapok (teatraĵo, Bukarest, 1956);
  • Baleset az Új utcában (dramo, Bukarest, 1965);
  • A hetedik, az áruló (teatraĵoj, Bukarest, 1968);
  • A séta (memoraĵoj, Bukarest, 1974).

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.