Máramaros [MAramaroŝ] estis historia reĝa departemento en nord-orienta parto de la Hungara Reĝlando, nuna Rumanio (rumane Maramureş, germane Maramuresch). Ĝi limas al Ukrainio.
Ĝi estas montara regiono, kies nordan limon donas la Tiso. Ĝia administra centro estas Nagybánya (Baia Mare), kiu estas la plej granda prilabora centro de Rumanio pri kolormetaloj.
- Departementejo: Máramarossziget (ekde 1352)
- Areo: 9716 km²
- Loĝantaro: 357.535 en 1910
Demografio
En 1880
- 109 530 (48,2%) rutenoj
- 58 891 (25,9%) rumanoj
- 32 736 (14,4%) germanoj
- 24 588 (10,8%) hungaroj
- 1457 (0,6%) ceteraj.
En 1910
Administracio
Estis 10 distriktoj:
- Dolha, distriktejo: Dolha
- Huszt, distriktejo: Huszt
- Izavölgy, distriktejo: Dragomérfalva
- Ökörmező, distriktejo: Ökörmező
- Sugatag, distriktejo: Aknasugatag
- Sziget, distriktejo: Máramarossziget samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Taracviz, distriktejo: Taracköz
- Técső, distriktejo: Técső
- Tisovalo, distriktejo: Rahó
- Visó, distriktejo: Felsővisó
La departemento situis en Karpatoj, ĉe supra fluo de Tiso. Nord-oriente Karpatoj estis ne nur landolimo, sed ankaŭ akvodislimo.
En 895 la alvenintaj hungaroj trovis tie rutenojn. Inter 1272-1290 hungara reĝo Ladislao la Kumana venigis rumanojn. Dum la turka erao la departemento apartenis al Princlando Transilvanio, kiu estis sub aŭspicio de Turkio. Tie okazis libera praktikado de religio. La departemento estis kultura centro de rutenoj kaj rumanoj.
En 1920 la departemento dividiĝis inter Rumanio kaj Ĉeĥoslovakio. La departementejon Ĉeĥoslovakio ricevis, sed pro "ĉeĥa-rumana" amikeco Máramarossziget iĝis rumana ĉe la nova ŝtatlimo. Inter 1938-1945 laŭ Packontraktoj de Vieno la tuta parto revenis al Hungario. Post 1945 la ĉeĥoslovakia parto apartenis al Sovetunio, fine al Ukraino.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
|