Mándok | |||
---|---|---|---|
| |||
Hungaria urbo | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4644 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 800 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 131 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 19′ N, 22° 11′ O (mapo)48.322522.191111111111Koordinatoj: 48° 19′ N, 22° 11′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 28,91 km² (2 891 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mándok [+] | |||
Mándok [mAndok] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Záhony.
Geografio
Mándok situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Debrecen-Mátészalka-Záhony. La plej proksimaj urboj estas Záhony kaj Kisvárda.
Historio
Dokumentoj unuafoje menciis la komunumon en 1382. La rivero Tiso longe defendis la komunumon kontraŭ armeoj. En 1646 grekkatollika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao konstruiĝis el ligno. Tio estas nun videbla en Szentendre en la subĉiela muzeo.
La komunumo ricevis la rangon opidumo en 1720. Familio Forgách (forgAĉ) dum la historio tre longe havis la bienojn. Ilia kastelo konstruiĝis en 1750. En 1876 Mándok iĝis distriktejo, en 1971 grandvilaĝo, en 2007 urbo.
Vivindaĵoj
- Preĝejo Ĉieliro de Kristo (Mándok) (1821)
- kalvinana preĝejo (1828)
Famuloj
En Mándok naskiĝis juristo István Reök.