Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Lymnocryptes minimus (Brunnich, 1764) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Malgranda galinago, Lymnocryptes minimus estas, kiel informas ties nomoj kaj latinscienca kaj esperanta eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Temas pri la plej malgranda inter galinagoj kaj de la propra genro Galinago kaj de la aliaj similaj kaj la ununura specio en la genro Lymnocryptes kiu estas sufiĉe diferenca de la aliaj galinagoj aŭ skolopoj (Thomas et al., 2004).
Disvastiĝo
Ties reprodukta medio estas marĉoj, tundro kaj humidaj herbejoj kun malalta plantaro en norda Eŭropo, ĉefe en Skandinavio, kaj norda Rusio.
La Malgranda galinago estas migrantaj birdoj kiuj vintras en Danio, Britio, Francio kaj la Oceano Atlantiko kaj la Maro Mediteraneo, aliaj marbordoj de Eŭropo, Afriko kaj Barato ĝis Kamboĝo.
Aspekto
La Malgranda galinago estas pli malgranda -19 cm longa kaj pezo de ĝis 120 g- ol la Komuna galinago kaj havas relative pli helan kaj mallongan bekon. Ili havas mallongajn grizverdajn krurojn kaj dikan kapon. La korpo estas bruna kaj ne punktita supre kaj tre hela sube -pli ol la Komuna galinago-. En tiu malhela dorso videblas tre klare kaj bele du flavhelaj strioj laŭlonge de la dorso. Ili havas malhelan strion tra la okulo inter du helaj kaj supre alia pli malhela kaj larĝa laŭ la krono; inter tiuj el ambaŭ flankoj ne estas hela strio ĉe la mezo de la krono kiel ĉe aliaj galinagoj sed tute nur malhela krono. La flugiloj estas pintakraj, mallarĝaj kaj montras flavecajn makulojn. La vosto estas malhela kaj kojnforma. Junuloj estas iomete malpli koloraj kaj havas flavajn krurojn.
Kutimoj
La Malgranda galinago manĝas en milda koto per tuŝoprobado aŭ bekoplukado per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj tervermojn kaj eventuale plantan materialon. Ili estas malfacile videblaj, pro ties kamuflado en sia medio.
Maskloj ludas flugajn ceremoniojn dum pariĝado kaj faras brukanton kiel ĉevalgalopado. Ili estas silentaj vintre.
Ili nestumas en bone kaŝita loko surplanke, kie la ino demetas 3-4 grizflavajn ovojn kaj kovas dum ĉirkaŭ tri semajnoj.
La Malgranda galinago povas esti tre sekretemaj en vintrejoj kaj pro tio malfacile videblaj. Pro tio birdoŝatantoj rekonas ilin pro ties diferenca konduto kiam ili estas ĝenataj de fremduloj. Tiu specio kaŭriĝas kaj ne ekflugas ĝis kiam la invadulo estas je unu metro; tiam ili ekflugas mallongan distancon por kamufli denove inter plantaro.
La Malgranda galinago, Lymnocryptes minimus estas unu el la birdaj specioj protektita de internacia traktato favore la afrikeŭraziaj migrantaj birdoj.
Referencoj
- Thomas, Gavin H.; Wills, Matthew A. & Székely, Tamás (2004): A supertree approach to shorebird phylogeny. BMC Evol. Biol. 4: 28. COI:10.1186/1471-2148-4-28 PDF plena teksto Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine