Lviva Universitato | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato | |||||
moto | Edukitaj civitanoj - gloro de la Patrujo | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1661 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 49° 50′ 26″ N, 24° 1′ 21″ O (mapo)49.84048824.022464Koordinatoj: 49° 50′ 26″ N, 24° 1′ 21″ O (mapo) | ||||
lando | Ukrainio | ||||
urbo | Main building of Lviv University | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 11 649 vd | ||||
retejo | [Oficiala retejo Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Asocio Universitata de Franclingvio vd | |||||
filioj | |||||
• Lviv University Faculty of Medicine • Jura Fakultato de Lviva Universitato vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Lviva Universitato, plennome Lviva Nacia Universitato nome de Ivan Franko (ukraine Львівський національний університет імені Івана Франка), estas la plej malnova universitato en Ukrainio.
Fondo kaj frua historio de la universitato
20-an de januaro 1661 Johano la 2-a Kazimiro subskribis la diplomon, kiu ekdonis por Jezuita kolegio en Lvivo “indecon de akademio kaj moŝton de universitato” kun rajto por instrui ĉiujn tiutempajn disciplinojn, por ekdoni sciencajn gradojn bakalaŭron, licenciaton, magistron kaj doktoron. 1758-an jaron la pola reĝo Aŭgusto II ekfirmigit la diplomon de 20-an de januaro 1661 eldonatan per Johano II Kazimiro. De la tempo de la fondo kaj ĝis 1773-a Lviva universitato estis sub la patronado de katolika ordeno de Jezuita kaj subiĝis al generalo de Jezuitoj en Romo. Estranto de la universitato estis rektoro. Ejo de la universitato estis apud krakova strato en centro de Lvivo. Instruanta institucio konstruis kaj aĉetis novajn ejojn, havis suan bibliotekon, la plej grandan presejon en Lvivo.
La universitato branĉiĝis el du fakoj (fakultatoj) – filozofia kaj teologia. Meza instruanta instituacio ĉe la Lviva universitato estis kolegio, kiu estis preparanta etapo por dezirantaj plustudanti. Historiaj fontoj pruvas, ke 1667-an jaron je filozofia kaj teologia fakoj studis ĉ. 500 studentoj kaj instruis ok instruistoj. En mezo de 18-a jarcento kvanto de studentoj pliiĝis al 700 personoj, kvanto de instruistoj – al 15-17. 75% de studentoj estis poloj, restaĵo estis ukrainoj kaj reprezentantoj de aliaj nacioj.
Polaj lekciistoj
- Kazimierz Ajdukiewicz, filozofo kaj logikisto, reprezentanto de Lvova-Varsovia Filozofia Skolo
- Stefan Banach, matematikisto
- Tadeusz Boy-Żeleński, verkisto, tradukisto de franca literaturo
- Leon Chwistek, pentristo, filozofo, matematikisto, teoriisto pri arto
- Benedykt Dybowski, zoologo, esploristo de faŭno de Bajkalo kaj Kamĉatko, esperantisto
- Andrzej Gawroński, orientalisto, hindeŭropisto, poligloto, sanskritologo
- Roman Ingarden, filozofo
- Jan Kasprowicz, poeto, dramisto, tradukisto
- Władysław Kotwicz, orientalisto esploranta mongolan lingvaron
- Karolina Lanckorońska, historiistino pri arto, kolektistino de artaĵoj
- Jan Łukasiewicz, logikisto, matematikisto, filozofo
- Kazimierz Michałowski, arkeologo, egiptologo
- Julian Ochorowicz, inventisto, parapsikologo, filozofo, poeto
- Igor Pavljuk, poeto, prozisto, tradukisto
- Hugo Steinhaus, matematikisto
- Kazimierz Twardowski, filozofo, psikologo, kreinto de Lvova-Varsovia Filozofia Skolo
Aliaj
- Miĥajlo Hruŝevskij, ukraina historiisto kaj politikisto
- Leopold von Sacher-Masoch, aŭstra verkisto
Hodiaŭa universitato
En 1997/98-an studjaron je taga fako studis 11 649 studentoj, 2980 el kiuj – je kondiĉoj pri plena kompensacio de elspezoj por studo, je koresponda fako studas 3680 studentoj, 2543 el kiuj – je pagenda formo. Kompleta kurso de studado daŭras 5 jaroj. En la universitato estas 112 katedroj, 4 lastaj el kiuj estis malfermitaj en 2001. Ĝenerala formo de preparado de scienca specialistaro estas aspirantaro, en 1997/98-a studjaro preparis specialistoj je 89 fakoj de homscienca kaj naturscienca profiloj, je taga fako de la aspirantaro studis 505 personoj, je koresponda fako – 206 personoj.
Fakultatoj
- de Antaŭuniversitata preparado
- de Aplikata matematiko kaj informatiko
- Biologia
- Ekonomika
- Elektronika
- Filologia
- Filozofio
- Fizika
- de Fremdalandaj lingvoj
- Geografia
- Geologia
- Ĥemia
- Historia
- de Internaciaj rilatoj
- Jura
- Ĵurnalisma
- de Kulturo kaj artoj
- Mekanike-matematika
Eksteraj ligiloj
- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Lviva Universitato en Vikimedia Komunejo
- Oficiala paĝo