Komunumaro Luzein
Blazono de la komunumaro Luzein
Buchen, komunumo Luzein
Mapo de la komunumaro Luzein
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
ĈeflokoLuzein
Koordinatoj 46° 55′ N  46′ O / 46.917 °N, 9.767 °O / 46.917; 9.767 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ N  46′ O / 46.917 °N, 9.767 °O / 46.917; 9.767 (mapo)
Nombro de loĝantoj1516 (2009-12-31)
Areo83,88 km²
Loĝantardenseco18 loĝantoj/km²

La komunuaro Luzein estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 1516 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Luzein, la sidejo de la komunara oficejo tamen troviĝas en Sankt Antönien.

Geografio

La komunumaro Luzein situas en la mezo de Pretigovio (germane Prättigau) je la nordorienta valflanko kaj etendiĝas de la rivero Landquart ĝis la alpaj montokrestoj, kiuj formas la limon al Vorarlbergo en Aŭstrio.

Komunumoj de la komunumaro Luzein

La komunumaro Luzein konsistas (stato en 2011) el 2 komunumoj, el kiuj Luzein estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
LuzeinLuzein115631.603891
Sankt AntönienSankt Antönien36052.283893
Totale 2151683,88

Historio

La komunumaro Luzein estis kreita 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la novordigo de la administracio de Kantono Grizono. Ĝis fino de 2000 la komunumaro apartenis al la tiama distrikto Oberlandquart. Ek de la 1-a de januaro 2001 la komunumaro Luzein estas parto de la tiam kreita distrikto Prättigau/Davos.

La origine romanĉlingva regiono estis sub la influo de la valzoj germanigita inter la 15-a kaj 16-a jarcento. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.