Luterana preĝejo de Nagyvázsony | |
---|---|
![]() Luterana preĝejo en Nagyvázsony | |
Luterana kirko | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagyvázsony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Veszprém |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Nagyvázsony, proksime de la fortikaĵo.
Historio
Kun permeso de Jozefo la 2-a la luteranoj en Nagyvázsony havis rajton konstrui propran preĝejon en 1681. Tiu artikola preĝejo estis unu el la du preĝejoj en Veszprém (reĝa departemento) kaj oni konstruis ĝin en la fortikaĵo. En 1795 la bienulo donacis parcelon por la nova preĝejo en la proksimeco de la fortikaĵo. En la sekva jaro ĝi jam estis preta. La malgranda konstruaĵo havis tiam 2 turojn. En 1863 pro incendio la preĝejo parte bruldetruiĝis. En 1873 oni aĉetis novan orgenon (la pri frua muzikis ekde la 1820-aj jaroj). En 1904 la turoj iĝis kadukaj, tial oni malkonstruis ilin. Sonorilostablo transprenis la taskon. En la 1970-aj jaroj oni ŝanĝis la originan barokan meblaron.
Inter 1714-1718 la loka pastro Szeniczei Bárány György tie tradukis hungaren gravan libron pri pedagogio kaj li fondis ankaŭ lernejon. Tiu lernejo estis la unua pure hungara lernejo. Monate po 2 aŭ 3 okazas mesoj en la preĝejo. La konstruaĵo estas ankaŭ turisma vidindaĵo, ĉar najbare estas vizitebla Poŝta Muzeo en Nagyvázsony.
Fontoj
- hungare Arkivigite je 2011-09-23 per la retarkivo Wayback Machine