Luterana preĝejo de Hatvan | |
---|---|
![]() Luterana preĝejo en Hatvan | |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hatvan |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Heves |
Dato de konsekro | 1935 |
Konsekrinto | Sándor Raffay |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Gyula Sándy |
Konstruado | 1935–1935 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | ekstere ruĝaj brikoj |
Ligiloj | |
La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Hatvan (Hungario).
Historio
En 1840 en Hatvan vivis nur 3 luteranoj, sed dum jardekoj la kvanto altiĝis. En 1902 la luteranoj aliĝis al la kalvinanoj kaj ili uzis la ĵus konstruitan kalvinanan preĝejon. Post jaroj la luteranaj diservoj okazis en lernejo, pli poste en la pastra domo. En 1930 la luteranoj estis jam tri centope kaj ili jam bezonis propran kirkon. Motoroj de la kirkokonstruado estis Gábor Sztehlo kaj Ödön Legány. La preĝejo estis konstruita en 1935 dum duonjaro kaj samjare estis konsekrita. Oni metis memortabulojn pri Gábor Sztehlo en 1995, pri Ödön Legány en 2001.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola en korto, sed la fasado rekte tuŝas la trotuaron, ĉar la trotuaro tien kliniĝas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La enirejo troviĝas tra la turo. La turpinto estas piramida.
Fontoj
- hungare kun fotoj
- Arkivigite je 2022-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Memortabulo pri Ödön Legány
- Memortabulo pri Gábor Sztehlo